Distrikto Vogelsberg

Blazono Mapo
blazono situo de la distrikto en Germanio
Bazaj datumoj
Federacia lando: Hesio
Distriktaro: distriktaro Gießen
Administra urbo: Lauterbach
Areo: 1 458 km²
Loĝantoj: 106 833
(fine de decembro 2022)
Loĝdenso: 74
Aŭtokodo: VB
Municipokodo: 06535
Komunumoj: 19
Adreso de la
distrikta administrejo:
Goldhelg 20
36341 Lauterbach
Retejo: www.vogelsbergkreis.de
Retpoŝto: info@vogelsbergkreis.de
situo de la distrikto en Hesio
situo de la distrikto en Hesio

La distrikto Vogelsberg [Foglsberk] situas en la distriktaro Gießen de la germana federacia lando Hesio. Ĝia sidejo estas la urbo Lauterbach (13 880 loĝantoj fine de 2022), tamen iom pli grandas la urbo Alsfeld (16 177 loĝantoj fine de decembro 2022). La distrikto apartenas al la ekonomia regiono Rejno-Majno. Ĝi havas sian nomon de la eksa vulkano Vogelsberg, "Birda Monto", el kiu oni prenas bazalton. Fine de decembro 2022 la distrikto sume havis 106 833 loĝantojn.

Najbaras la hesiaj distriktoj Schwalm-Eder norde, Hersfeld-Rotenburg nordoriente, Fulda oriente, Main-Kinzig kaj Wetterau sude, Gießen okcidente kaj Marburg-Biedenkopf nordokcidente.

Urbaj kaj neurbaj komunumoj redakti

(inter krampoj la nombro de loĝantoj laŭ stato fine de decembro 2022)

Urboj
  1. Alsfeld (16 177)
  2. Grebenau (2394)
  3. Herbstein (4685)
  4. Homberg (Ohm) (7521)
  5. Kirtorf (3199)
  6. Lauterbach (Hesio) (13 880)
  7. Romrod (2710)
  8. Schlitz (9892)
  9. Schotten (10 045)
  10. Ulrichstein (3028)
Neurbaj komunumoj
  1. Antrifttal (1822)
  2. Feldatal (2410)
  3. Freiensteinau (3187)
  4. Gemünden (2760)
  5. Grebenhain (4585)
  6. Lautertal (Vogelsberg) (2274)
  7. Mücke (9485)
  8. Schwalmtal (2903)
  9. Wartenberg (3876)

Partneraj rilatoj redakti

La distrikto havas partnerajn rilatojn interalie kun

Eksteraj ligiloj redakti


  Administra divido de Hesio
distriktaroj

distriktaro Kassel (la nordo) | distriktaro Gießen (la mezo) | distriktaro Darmstadt (la sudo)

distriktoj

Bergstraße | Darmstadt-Dieburg | Fulda | Gießen | Groß-Gerau | Hersfeld-Rotenburg | Hochtaunus | Kassel | Lahn-Dill | Limburg-Weilburg | Main-Kinzig | Main-Taunus | Marburg-Biedenkopf | Odenwald | Offenbach | Rheingau-Taunus | Schwalm-Eder | Vogelsberg | Waldeck-Frankenberg | Werra-Meißner | Wetterau

eksterdistriktaj urboj

Darmstadt | Frankfurto ĉe Majno | Kaselo | Offenbach | Wiesbaden