Distriktoj de Kantono Apencelo Interna

Listartikolo en Vikipedio

En Kantono Apencelo Interna, Svisio, la komunumoj nomiĝas distriktoj. La kantono konsistas el 6 distriktoj respektive komunumoj, kies limoj parte ne kongruas kun la limoj de la setlolokoj. Tiel ekzemple la teritorio de la setloloko Apencelo estas dividita inter tri distrikoj.

Mapo de la komunumoj respektive distriktoj de Kantono Apencelo Interna

Listo de la komunumoj respektive distriktoj redakti

Jen la listo de la komunumoj respektive distriktoj kun la ciferoj laŭ la stato de la 31-a de decembro 2009:

Blazono Nomo Loĝantoj
(2008-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
  Apencelo 5801 16,88 3101
  Gonten 1433 24,73 3102
  Oberegg 1904 14,61 3111
  Rüte 3296 40,82 3103
  Schlatt-Haslen 1143 17,93 3104
  Schwende 2104 57,50 3105
Totale 6 15681 172,47 0211