Distriktoj de Kantono Bazelo Kampara

La kvin distriktoj de Kantono Bazelo Kampara (stato de komenco de 2009) formas la administran subdividon de la kantono.

Mapo de Kantono Bazelo Kampara kun la subdivido laŭ distriktoj

Historio redakti

La subdivido en origine 4 distriktoj estiĝis en la jaro 1833 kiam estis fondita la duonkantono Bazelo Kampara post la Bazela Kantondisiĝo, kiu kondukis al duonigo de la malnova Kantono Bazelo. La distrikto Laufen ĝis 1994 apartenis al Kantono Berno. La loĝantaro de la distrikto Laufen ne plu sentis sin hejme en sia malnova kantono, post kiam ĝi pro la apartiĝo de Kantono Ĵuraso de Berno fariĝis eksklavo sen rekta teritoria ligo kun la patrina kantono. Kaj Kantono Soloturno kies teritorio pro la Laufen-Valo dividiĝas kaj Kantono Bazelo Kampara deziris bonvenigi la regionon en sia kantono. Post baloto la loĝantaro de la distrikto Laufen decidis aliĝi al Kantono Bazelo Kampara, al kiu ĝi ek de la 1-a de januaro 1995 apartenas kiel kvina distrikto.

Taskoj de la distriktaj prefektejoj redakti

Ĉiu distrikto disponas pri distrikta prefektejo. Ĝiaj taskoj estas la enketo en punkazoj, al aŭskultado de elpelarestitoj, la akcepto de petoj kaj pridemando en la kadro de la gastejleĝo, la administrado de trovitaj objektoj kaj la kontrolado de la geĉasistkontrolantoj.

Vidu ankaŭ redakti

Listo de la distriktoj de Kantono Bazelo Kampara redakti

Blazono Nomo Ĉefloko Loĝantoj
(2008-12-31)
Areo
en km²
'Distriktkodo
  Arlesheim Arlesheim 148527 96,24 1301
  Laufen Laufen 18855 89,55 1302
  Liestal Liestal 56897 85,83 1303
  Sissach Sissach 33279 18,29 1304
  Waldenburg Waldenburg 15589 104,93 1305
Totale (5)   273'147 518  

Eksteraj ligiloj redakti