Distriktoj de Kantono Berno

Ĝis novembro 2009 la Kantono Berno konsistas ankoraŭ el la sekvantaj 26 distriktoj. Ek de la 1-a de januaro ĝi estas dividita en kvin adiminstraj regionoj, kiuj konsistas el entute 10 administraj distriktoj.

Administraj distriktoj de Kantono Berno ek de 2010

Nova administra divido ek de 2010 redakti

La 24-an de decembro 2006 la popolo de Kantono Berno voĉdonis pri reformo de la malcentra kantona administrado, kiu antaŭvidas anstataŭi la hodiaŭajn 26 oficdistriktojn per kvin administraj regionoj kaj dek administraj distriktoj. La kvin regionoj estos Berna Ĵuraso, Seeland (kun la distriktoj Bielo kaj Seeland), Berno-Mezlando, Oberlando (kun la distriktoj Thun, Supra-Simme-Valo-Saanen, Frutigen-Suba-Simme-Valo kaj Interlaken-Oberhasli) kaj Emmental-Oberaargau (kun la distriktoj Emme-Valo kaj Oberaargau).

Novaj distriktoj ek de 2010 redakti

Jen la administraj regionoj kaj distriktoj ek de la 1-a de januaro 2010:

Administra regiono Administra distrikto Loĝantaro Areo
en km²
Sidejo de la prefektejo Nombro de
komunumoj
Berna Ĵuraso Berna Ĵuraso 51'450 541.0 Courtelary 49
Berno-Mezlando Berno-Mezlando 379'669 946.9 Ostermundigen 100
Emme-Valo-Supra Argovio Emme-Valo 91'966 697.7 Langnau en Emme-Valo 42
Emme-Valo-Supra Argovio Supra Argovio 75'736 353.7 Wangen ĉe Aro 51
Oberlando Frutigen-Suba Simme-Valo 39'030 773.8 Frutigen 13
Oberlando Interlaken-Oberhasli 46'062 1231.5 Interlaken 29
Oberlando Supra Simme-Valo-Saanen 16'579 575.0 Saanen 7
Oberlando Thun 100'947 322.1 Thun 35
Seeland Bielo 89'813 97.9 Nidau 20
Seeland Seeland 65'792 334.7 Aarberg 46
Totale (5) Totale (10) 957'044 5874.3 392


Malnovaj oficdistriktoj de la Kantono Berno ĝis fino de 2009 redakti

Distrikto Loĝantaro
(2008-12-31)
Areo
en km²
Ĉefloko Nombro de
komunumoj
Aarberg 34229 152.70 Aarberg 12
Aarwangen 41839 154.00 Aarwangen 24
Berno 239382 233.50 Berno 13
Bielo 52415 25.30 Bielo 2
Büren 22275 87.70 Büren an der Aare 14
Burgdorf 46127 204.60 Burgdorf BE 24
Courtelary 22339 265.82 Courtelary 18
Erlach 10867 84.70 Erlach 12
Fraubrunnen 39569 123.50 Fraubrunnen 27
Frutigen 18643 489.20 Frutigen 7
Interlaken 38386 680.51 Interlaken 23
Konolfingen 57573 213.50 Schlosswil 30
Laupen 14507 87.90 Laupen 11
Moutier 23026 216.11 Moutier 26
La Neuveville 6183 59.02 La Neuveville 5
Nidau 41036 88.10 Nidau 25
Suba Simme-Valo 21735 305.50 Wimmis 9
Oberhasli 7771 551.00 Meiringen 6
Supra Simme-Valo 8025 334.10 Blankenburg 4
Saanen 8732 240.90 Saanen 3
Schwarzenburg 9950 157.20 Schwarzenburg 4
Seftigen 37036 189.40 Belp 25
Signau 24250 320.10 Langnau en Emme-Valo 9
Thun 93248 267.00 Thun 26
Trachselwald 23279 191.30 Trachselwald 10
Wangen 26853 151.40 Wangen ĉe Aro 23
Totale (26) 969299 5874.06 Berno 392

Mapoj redakti

Rimarkoj redakti