Distriktoj de Kantono Soloturno

Kantono Soloturno estas subdividita en 10 distriktojn, kiuj estas pare kunigitaj al kvin oficdistriktoj.

Oficdistriktoj de Kantono Soloturno
Distriktoj de Kantono Soloturno

Funkcio redakti

La distriktoj plenumigas la funkcion de tribunaldistriktoj, terenregistroj kaj kontrolinstanco de la komunumoj. La oficdistriktoj, en kiuj pare estas kunigitaj po du distriktoj siavice estas la elektodistriktoj por la kantona parlamento.

Listo de la soloturnaj distriktoj redakti

Distrikto Loĝantoj
(decembro 2010)
Areo
en km²
Ĉefloko Nombro
da komunumoj
Oficdistriktoj
Bucheggberg 7596 62.86 Mühledorf 18 Bucheggberg-Wasseramt
Dorneck 19647 74.63 Dornach 11 Dorneck-Thierstein
Gäu 18210 62.02 Oensingen 8 Thal-Gäu
Gösgen 23318 68.81 Niedergösgen 11 Olten-Gösgen
Lebern 43516 117.34 Grenchen 16 Soloturno-Lebern
Olten 51566 80.60 Olten 15 Olten-Gösgen
Soloturno 16163 6.29 Solothurn 1 Soloturno-Lebern
Thal 14288 139.33 Balsthal 9 Thal-Gäu
Thierstein 14013 102.28 Breitenbach 12 Dorneck-Thierstein
Wasseramt 48571 76.62 Kriegstetten 21 Bucheggberg-Wasseramt
Totale (10) 256888 790.78 Solothurn 122

Historio redakti

Historie la administra divido de la hodiaŭa kantono baziĝas sur la malnovaj voktejoj de la malnova reĝimo ĝis la Helveta Revolucio de 1798. La hodiaŭaj distriktoj kun malmultaj modifoj estis kreitaj en la jaro 1803 surbaze de la mediacia akto de Napoleono. La oficdistriktoj estis kreitaj en la jaro 2005 kiel elektodistriktoj por la kantona parlamento por garantii pli korektan proporcion surbaze de pli grandaj kaj laŭ loĝantaro pli egalaj elektodistriktoj.

Eksteraj ligiloj redakti