Ditroito estas plutonita mineralo, variaĵo de sienito. Ĝi estis trovita de Ferdinand Zirkel proksime de Ditrău (tiam en Hungario kaj nomata Ditró, nun Rumanio) kaj nomita laŭ la urbo[1].

Kvankam Paraschiv kaj Ghiurco[1] mencias, ke Zirkel trovis kaj nomis la mineralon jam en 1866, la sama Paraschiv (k al.) skribas, ke Franz Herbich malkovris ĝin nur en 1871, kaj ke Zirkel poste donis la nomon[2].

Nekrologo pri Herbich aperinta en Sibio en 1887[3] mencias, ke Herbich malkovris la ditroiton en 1859. La sama revuo mencias ditroiton jam en 1876[4].

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 Viorel Paraschiv, Anca-Mihaela Ghiurco (2010). “The ecological reconstruction of Jolotca mining (Giurgeu Basin)”, Present Environment and Sustainable Development (angle) (4), p. 391–398. Alirita 2013-12-29.. 
  2. Viorel Paraschiv, Judit Găina, Constantin Zaharia (2011). “The identity dimension of natural landscape in Giurgeu Basin. Case study: Ditrău Village in Harghiata county”, Present Environment and Sustainable Development (angle2 (5), p. 391–398. Alirita 2013-12-29.. 
  3. Eduard Albert Bielz (1887). “Dr. Franz Herbich”, Verhandlungen und Mitteilungen des Siebenbürgischen Vereins für Naturwissenschaften zu Hermannstadt (38), p. 9–14. Alirita 2013-12-29.. 
  4. anonimaj notoj (1876). “Der Syenit von Ditro – das Trachytgebirge Hargita – die Eruptiv-Gesteine von Alsó-Rákos und Héviz”, Verhandlungen und Mitteilungen des Siebenbürgischen Vereins für Naturwissenschaften zu Hermannstadt (27), p. 84–99. Alirita 2013-12-29..