Malfermi la ĉefan menuon

Dittelstedt estas hodiaŭ urbokvartalo de la turingia ĉefurbo Erfurto. En 2015 ĝi havis 763 enloĝantojn.

GeografioRedakti

Dittelstedt situas sudoriente de la urbocentro en la Turingia Baseno ĉe la norda rando de Steiger-arbaro. La teritorio estas kvazaŭ senarbara kaj uzata agrikulture. Najbaraj urbokvartalaj jenas: la vilaĝo Urbich eoste, la loĝeja zono Daberstedt ueste, la al Daberstedt apartenanta industria zono Neuschmidtstedt norde kaj la loĝdomblokkvartalo Herrenberg sude. Okcidente la limo inter Dittelstedt kaj Daberstedt ne ĉiam klaras; la distanco ĝis la ĉefa stacidomo estas de ĉirkaŭ 3 kilometroj. La stratlaŭanta vilaĝo situas ĉe Rudolstädter-strato komenciĝanta proksime de la ĉefa stacidomo kaj kondukante tra Daberstedt, Dittelstedt, Urbich kaj Niedernissa ĝis Haarberg respektive la aŭtovojo A4 (aliro Erfurt-Ost).

HistorioRedakti

La unua mencio estis en la jaro 900-a sub la formo de Tutelestat kiam ĝi transdonitis al la Abatejo de Fulda. En 1543 ĝi iĝis provizadvilaĝo (Küchendorf). Sekve ĝi estis rekte submetita al la erfurta administrado sub komisio de la Elektoepiskopujo Majenco. La Tridekjara milito ja ĉesigis la evoluon; la vilaĝa kirko pro damaĝo malkonstruotis kaj iliaj brikoj uzitis por plifortigi la ĉirkaŭfortikaĵon de Erfurto. Je la fino de tiu kruela kaj longega milito restis post morto kaj fuĝo nur 36 loĝantoj en Dittelstedt. Poste la majencanoj venigis katolikajn el aliaj partoj de la Imperio por regajni la antaŭmilitan enloĝantnombron. Dum la Sepjara milito Frederiko la Granda starigis sian ĉefkomandantejon en Dittelstedt. En la jaro 1792-a loĝis tie 108 uloj.

En la kuro de la Napoleonaj militoj Erfurt kaj Dittelstedt iĝis prusiaj. Post la Batalo de Jena–Auerstedt la tuto iĝis domeno propra de Napoleono Bonaparte (Princlando Erfurto). Kiam ordonitis pro pligrandigo de la Petersberg-citadelo la malkonstruo de la Kristkorpokapelo, la dittelstedt-anoj uzis la konstrumaterialon por konstrui al sia preĝejo turon. En 1812/13 la viroj de la vilaĝo devis fari multegon da ĉirkaŭfortikaĵfarado en Erfurto. Dittelstedt mem dezertigitis post la Batalo de Leipzig en oktobro 1813 fare de retiriĝantaj francaj trupoj; kelkajn tagojn pli malfrue ĝi ekestis parto de la prusia-rusia defendoringo ĉirkaŭanta la urbon Erfurto. Silezaj soldatoj ŝajne enportis tifon - la viktimoj de tifo tiam multis en Dittelstedt.

Kiam aperis la fervojo al Erfurto en 1847 la Rudolstädter-strato disde Erfurt al Niedernissa faritis kaj fortikitis. Ekde 1870 la ĝardenistoj de Dittelstedt pli kaj pli gravis, krome eksetlis tie laboristoj kaj fervojistoj. Sekve la nombro de la enloĝantoj rapide kreskis: de 158 uloj en la jaro 1840 al 342 en 1894. Ĉar la nove alvenantoj estis plejparte luteranoj, Dittelstedt perdis sian fruan ekskluzive katolikan karakteron. En 1901 konstruitis sur la monteto Herrenberg la Gustav-Adolf-kirko protestantisma. Ĝia teritoria responso ampleksas ankaŭ la najbaran vilaĝon Melchendorf.

Dum la Unua mondmilito 30 dittelstedt-anoj batalkampe falis. En 1928 estis tie 669 enloĝantoj. Dum la balotadoj en la Vajmara Respubliko (1920-aj jaroj) la komunistoj kaj la centruloj venkis. Post la potencakiro de la nazioj konstruitis la Henne-kazernoj en al eosta vilaĝozono. En 1938 la katolika kaj la protestantisma lernejoj kunfandiĝis. La ĉefa vojo travilaĝa je la fino de la 1930-aj jaroj kondukis ĝis la novkonstruita aŭtoŝoseo. Dum la Dua mondmilito estis multaj homoj en Dittelstedt venintaj el bombatakitaj uestgermanaj metropoloj, poste multaj forpelintoj el eostaj teritorioj.

 
Surtombejaj krucoj memorigantaj 75 lokanojn, pereintajn dum bombaviadila atako en marto 1945

En la 17.3.1945 usonaj aviadiloj bombardis la sudajn periferiajn kvartalojn de Erfurto: sole en Dittelstedt terenfalis ĉirkaŭ 200 bomboj. Mortigitis tiam 75 enloĝantoj kaj detruitis multaj konstruaĵoj. En la 11.4.1945 usonaj trupoj atingis la vilaĝon. Tuj poste okazis ne malmultaj krimoj pri kiuj kulpigitis ĉefe liberigitaj punlaboristoj. En julio 1945 aperis la sovetiaj okupantoj. En 1947 la nombro de la enloĝantoj atingis novan kulminon (884 homoj), danke al la el Orienta Eŭropo forpelitaj rifuĝantaj germanoj.

En la 1.7.1950 Dittelstedt iĝis parto de Erfurto. En 1960 mallibervole kolektivigitis la plantkulturejoj. Krome fonditis agrikultura kooperativo (LPG) Legomoj Erfurt-Dittelstedt kiu eknomiĝis en 1983 por Karl Marx.

Post la Turniĝo multo ekomonie ŝanĝiĝis per reprivatigoj, fermoj respektive malfermoj de entreprenoj, novkonstruado, restaŭrado, tergastubarkonstruo. Ankaŭ minacis senlaboruleco, fruaj emeritigoj, malkresko de naskiĝantoj. En 1994 ekfunkciis propra urbokvartala estro.

PreĝejojRedakti

 
Katolika preĝejo Sankta Marteno
  • La katolikan kirkon Sankta Marteno oni starigis en 1682 por anstataŭigi en 1647 malkonstruitan preĝejon. En 1812 konstruitis apuda turo, kies brikoj venis el la Kristkorp--kapelo de la Petersberg-monaĥejo. En 1813 dezertigis la kirkon francaj soldatoj; la damaĝoj poste rebonigitis. En 1935 la kirko alikonstruitis. Post 1945 (bombardaj atakoj) ĝi denove riparitis. En 1987 okazis restaŭrado. La baroka altaro kaj krucvoja scenaro venis el la menciita kapelo de la eksa Petersberg-abatejo. Krome videblas eta Mario- kaj Johano-epitafo de la abato Casselmann († 1737): estante ankaŭ el la Petersberg-monaĥejo ĝi plenigas frue ekzistintan pordon. Ampleksaj restaŭradlaboroj faritis ankoraŭfoje en 2010.
  • Ankaŭ la protestantisma Gustav-Adolf-kirko havas tre imponan historion.

SocietojRedakti

  • Sicherheits- und Schutz-Verein Dittelstedt: fondita en 1848, baldaŭ poste malfondita
  • Freiwillige Feuerwehr (fajrobrigado): ekde 1870, la plej malnova ankoraŭ ekzistanta societo. En 1995 la fajroestingistoj ricevis novan domon.
  • Männerchor Cäcilia 1880 Erfurt-Dittelstedt e. V. (vira koruso): ekde 1880; novfondiĝo en 1984 (nomo tiama: Männerchor Erfurt-Dittelstedt). Ekde 1989 ekzistas ĝemelkoruso en Hesio (Männergesangverein "Eintracht" en Oberhone).
  • Ortsverein Erfurt-Dittelstedt e.V.: fondita en 1993; ĝi sukcese malhelpis la de aliaj planitan enkorpiĝon al Daberstedt
  • Sportkluboj diversaj, ekz. la porlaborista Arbeiter-Sportverein de la 1920-aj jaroj, kiu kunfandiĝis en 1933 kun Deutscher Turnerbund.

Ekonomio kaj trafikoRedakti

Norde de Dittelstedt etendiĝas la ebenaĵo Schmidtstedter Flur inter Daberstedt kaj Linderbach kun la porentreprena teritorio Neuschmidtstedt. Aliaj vilaĝokvartaloj utiligatas agrikulture.

Norde kondukas la ŝtata strato B7, eoste Konrad-Adenauer-strato (parto de la erfurta ringo), sude Am-Herrenberg-strato kiel alportantilo al la aŭtoŝoseo A4. Okcidente troviĝas Eisenberger-strato. Diversaj aliaj landaj stratoj ankaŭ ekzistas. Busoj (60 kaj 155) servas kiel publikaj transportiloj.

MonumentojRedakti

 
Monumento de la falintaj soldatoj
  • Monumento por la falintaj soldatoj: el la 1920-aj jaroj kun kompletigoj necesaj post la Dua mondmilito; restaŭrado en 2016
  • Memorilo por 75 en 1945 per bomboj mortigitaj vilaĝanoj (de 1996)
  • Memortabulo de 1897 ĉe la iama porinstruista domo apud la kirko pri la eksa ĉefkomandantejo de Frederiko la Granda: ne plu temas pri la originala ejo kaj la apuda katolika lernejo ankaŭ detruitis en marto 1945.

Elstaruloj kun rilatoj al DittelstedtRedakti

  • Olaf Gropp (1943–2012), grafikisto
  • Anton Rheinländer (1866–1928), politikisto de la centra movado kaj antaŭe instruisto en Dittelstedt
  • Jacob Eckardt, ĝardenisto kaj en la 1870-aj jaroj pioniro de la florbrasikkultivado

LiteraturoRedakti

  • Frank Seyfarth (eld.): 1100 Jahre Dittelstedt, 900 bis 2000. Neue Chronik des ehemaligen Küchendorfes Dittelstedt. Druck- und Verlagshaus Erfurt 1999. ISBN 3-00-004262-8

Eksteraj ligilojRedakti