Divaldo Pereira Franco
brazila mediumo
Divaldo PEREIRA FRANCO estas fama brazila mediumo. Li naskiĝis la 5-an de majo 1927 en Feira de Santana, Bahio. Li fariĝis infaninstruisto en 1943. Li translokiĝis al Salvadoro de Bahio kaj fariĝis publika oficisto en 1945. Li vojaĝis al pli ol 60 landoj divastigante spiritismon. Joanna de Ângelis estas la spirito, kiu gvidas lian agadon kaj mediuman praktikadon. Li psikografiis centojn da libroj, kiuj jam disvendiĝis en miliona kvanto kaj estis tradukitaj en plurajn lingvojn, inkluzive de Esperanto:
Divaldo Pereira Franco | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 5-an de majo 1927 (96-jaraĝa) en Feira de Santana | |
Lingvoj | portugala vd | |
Ŝtataneco | Brazilo vd | |
Profesio | ||
Okupo | profesoro • oratoro • verkisto vd | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
En Esperanto aperis ekzemple:
- Lumo de l' Espero
- Vivo feliĉa (ĉi tiu libro estas tradukita el Esperanto en la hungaran; ĝin eldonis Monda Spiritisma Asocio)
- Filigranoj el lumo
- La semisto (infan-libro)