Divinópolis

municipo en la subŝtato Minas-Ĝerajso de Brazilo

Divinópolis (prononco [divinopolis] (esperante: Dia urboDiapolo, oficiale portugale Município de Divinópolis) estas municipo kaj grandurbo en la subŝtato Minas-Ĝerajso de Brazilo. Ĝi situas en la sudorienta regiono de Brazilo, en la mezoregiono Oeste de Minas (do "Okcidento de Minas-Ĝerajso") kaj estas la administra centro de la mikroregiono Divinópolis. Laŭ la stato de 2022 en la komunumo vivis 231 091 loĝantoj sur areo de 708,91 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 326 loĝantoj/km². El tiuj, la nombro de voĉdonrajtuloj en la municipo en marto 2022 estis 167 322. La teritorio havas komunan limon kun Nova Serrana, São Sebastião do Oeste, Carmo do Cajuru, São Gonçalo do Pará, Perdigão, Santo Antônio do Monte, Cláudio kaj Itapecerica.

Divinópolis
municipo de Brazilo • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando  Brazilo
Regiono    Sudorienta regiono
Subŝtato  Minas-Ĝerajso
Mezoregiono Oeste de Minas ("Okcidento de Minas-Ĝerajso"
Mikroregiono Divinópolis
Fondita la 1-an de junio 1912
Poŝtkodo 35500-000 a 35516-999
Telefonkodo 37
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 231 091  (2022) [+]
Loĝdenso 326 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 20° 8′ S, 44° 53′ U (mapo)-20.138888888889-44.883888888889Koordinatoj: 20° 8′ S, 44° 53′ U (mapo) [+]
Alto 747 m
Areo 708,91 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC-03:00
Divinópolis (Brazilo)
Divinópolis (Brazilo)
DEC
Divinópolis
Divinópolis
Situo de Divinópolis

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Divinópolis [+]
vdr

Divinópolis montras aktivan komercon, precize ĝi havas multajn etajn fabrikojn de vestoj, kaj pro siaj pluraj konstruaĵoj, ĝi ŝajnas pli industria ol vere estas. Nuntempe, en ĝi estas multaj komercaj radistacioj, krom tri alternativaj radistacioj, du propraj televidaj sistemoj kaj ĉiutagaj ĵurnaloj. Nokte, en la urbo oni povas promeni al multegaj drinkejoj tra la urbo, kaj al iuj dancejoj, aŭdante lokajn muzikistojn.

Esperanto-movado estas vigla, kun aktiva klubo, malfermata ĉiutage kaj kun multaj partoprenantaj lernantoj en pluraj niveloj. Estas semajnaj babiladoj kaj monataj prezentaĵoj en la urba biblioteko.

Famaj loĝantoj redakti

  • Poetino Adélia Prado (naskiĝis en la 13-a de decembro 1935).
  • Skulptisto G.T.O. aŭ plennome Geraldo Teles Oliveira, kreinto de originala skulptaĵo el ligno kaj konataj bildoj en Brazilo.
  • Muzikisto Túlio Mourão (naskiĝis en 1951), komponisto kiu ludis kun gravaj muzikistoj de Brazilo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti