Dmitrij Kardovskij

Dmitrij Kardovskij (naskiĝis la 24-an de aŭgusto[jul.]/ 5-an de septembro 1866[greg.], mortis la 9-an de februaro 1943) estis rusa artisto kaj pentristo.

Dmitrij Kardovskij
Persona informo
Naskiĝo 24-an de aŭgusto 1866 (1866-08-24)
Morto 9-an de februaro 1943 (1943-02-09) (76-jaraĝa)
en Pereslavl-Zalesskij
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Rusia ImperioSovetunio
Alma mater Moscow Imperial University, Faculty of Law • Higher Art School at the Imperial Academy of Arts • Rusia Akademio de Belartoj
Familio
Edz(in)o Olga Della-Vos-Kardovskaya
Okupo
Okupo pentristo • grafikartisto • tipografoinstruistoilustristo
vdr
Portreto de Marja Anastasievna Ĉroustĉova, 1900, fare de Dmitri Kardovski, Solomon R. Guggenheim Museum.

Biografio redakti

Li naskiĝis ĉe Pereslavl-Zalesskij en la provinco Jaroslavl. Post studi juron ĉe la Moskva Universitato, li studis ĉe la Imperia Akademio de Belartoj en Sankt-Peterburgo el 1892, kun Pavel Ĉistjakov kaj Ilja Repin. Kardovskij translokiĝis en Munkenon en 1896 kun Igor Grabar kaj studis ĉe la privata studio de Anton Ažbe. Li revenis al Sankta Peterburgo en 1900 kaj ricevis sian diplomon el la Akademio en 1902. Li estis nomumita profesoro de la Akademio en 1907.

Dmitrij Kardovskij esploris variajn stilojn, kiaj Impresionismo kaj Jugendstil, sed estis plej interesata al fidela reprezentado ol al formalaj eksperimentoj. El 1902, li estis fekunda kiel libroilustraĵisto, kaj laboris ĉefe por klasikaĵoj de rusa literaturo kiaj verkoj de Ĉeĥov, Gogol, Lermontov kaj Tolstoj. Li laboris ankaŭ ĉe politika karikaturo, havigante ilustraĵojn por la radikalaj gazetoj Ĵupel (koŝmaro) kaj Adskaja Poĉta (infera poŝto) el 1905 al 1906.

En 1934 Isaak Brodskij, nome disĉiplo de Ilja Repin estis nomumita direktoro de la Nacia Akademio de Artoj kaj de la Leningrada Instituto de Pentrarto, Skulptarto kaj Arkitekturo. Brodski invitis Kardovskij inter la plej distingataj pentristoj kaj pedagogoj instrui ĉe la Akademio. La sistemo de atelieroj estis restaŭrita ĉe la Departemento de Pentrarto. Studentoj estis atribuitaj al unu el tiuj atelieroj post ili kompletigis siajn duajarajn kursojn. Profesoro Kardovskij havis siajn proprajn atelierojn.

Li estis admiranto de Mikaelo Vrubel, kies postmortan ekspozicion li organizis en 1912. Kardovski mortiĝis en Pereslavl-Zaleski en 1943.

Familio redakti

Dmitri estis edziniĝinta al la pentristino Olga Della-Vos-Kardovskaja (el 1900) [1]

Disĉiploj redakti

La artistino Serafima Rjangina de Socialisma Realismo trejniĝis ĉe Kardovskij ĉe la Sanktapeterburga Akademio de Artoj inter 1912-18 kaj 1921-23.[2]

Notoj redakti

  1. . Ольга Людвиговна Делла-Вос Кардовская. Arkivita el la originalo je 2012-02-22. Alirita 2016-03-31. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-02-22. Alirita 2016-03-31.
  2. Serafima Ryangina. Arkivigite je 2013-02-16 per la retarkivo Wayback MachineStarova Galerio, 2013. Alirita la 5an de Majo 2013.

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti