Dnestro

rivero en orienta Eŭropo; fluas ekde Ukrainio, tra Moldavio, ree tra Ukrainio, kaj en Nigran Maron

Dnestro[1] (ukraine Дністер [Dnister], rumane Nistru, pole Dniestr, ruse Днестр [Dnestr], dum antikvaj tempoj malnovgreke Τύρας [Tíras], latine Týras), alternative ekde la 2010-aj jaroj ankaŭ Dnistro,[2] estas rivero 1352 kilometrojn longa rivero en Ukrainio kaj Moldavio, kiu alfluas la Nigran Maron.

Dnestro
rivero
Bazaj informoj
Longeco 1 352 km
Fluo
Geografio
Landoj Ukrainio kaj Moldavio
Regionoj Odesa provinco
vdr
la rivero Dnestro proksime al la urbo Kamjanec-Podilskij

Akvofluo redakti

La rivero fontas en la arbaroj de la ukraina parto de la montaro Karpatoj, ĉe urbeto Starij Sambir (ukraine Старий Самбір) proksime de la pola limo.

Fluante sudorienten, ĝia akvo pasas la akvobaraĵon de Dubosari. Poste alfluas ĝin la rivero Bîc. Kelkajn kilometrojn sude de Odeso la rivero alfluas la Nigran Maron. La larĝa delto de la rivero konsistas el pluraj riverobranĉoj, kies akvo fluas en marĉan lagunon kun nomo Dnistrovski Liman (ukraine Дністровський лиман) kaj areo de 40 oble 10 kilometroj. Inter la alfluo kaj la meza parto 500 kilometroj de la rivero estas paseblaj per modernaj ŝipoj.

 
Alfluo de la rivero en la lagunon Dnistrovski Liman, vintre kovritan per glacio, ĉe la Nigra Maro

Dum proksimume 70 tago de la jaro la rivero estas kovrita per glacio.

Ekonomio redakti

La rivero gravas por ŝipa fortransporto de agrikulturaj produktoj kiel greno, legomoj, sunfloraj kernoj, bestoj kaj ligno.

Urboj redakti

La plej granda urbo borde de la rivero estas Tiraspol en Moldavio. Krome situas ĉe-borde

Referencoj redakti

  1. Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto 2020. Vortaro.net. SAT (2020). “Dnestr/o”.
  2. Pacjurko, Volodimir; Eŭheno Kovtonjuk. (2015) “Ґлосарій українських реалій, яких немає в PIV та NPIV”, Великий есперантсько-український словник (Granda Esperanta-ukraina vortaro) (pdf) (ukraine). p. 295, p. 1506: Dnіstr||o геогр. н., р. Дністер (Ukrainio, Moldavio)

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

  • la artikolon pri la regiono Ĉednestrio, pridiskutata inter subtenantoj de regiona sendependismo, Moldavio kaj Ukrainio.

Eksteraj ligiloj redakti