Dobos-torto (hungare:Dobostorta, germane Dobostorte) estas de origino hungara torto, inventita de József Dobos. La torto konsistas el kvin aŭ ses maldikaj tavoloj da biskvitpasto, kiuj estas aparte bakitaj, kombinita kun ĉokoladokremaĵo kaj karamelglazuro.

Historio redakti

József Dobos [joĵef doboŝ] estis por Hungario kiel Auguste Escoffier por Francio kaj Britio. La familio Dobos havis multajn kuiristojn. Joszef mem estis la posedanto de delikataĵvendejo en Budapeŝto, kie antaŭ ĉio la nobeloj aĉetis. En tiu tempo, la 19-a jarcento, li jam ofertis pli ol 60 specojn de fromaĝo kaj 22 specojn de ĉampano. La recepto estis disvolvita en 1885, ĉe kiu la celo estis ke la torto dum minimume dek tagoj konservu sian guston. Krom la recepto Dobos ankaŭ disvolvis specialan keston por la transportado de la torto. La rezulto estis ke ankaŭ la resto de Eŭropo konatiĝis kun la specialaĵo, kiu cetere estis sensacio en la hungara ĉefurbo. En 1906 Dobos publikigis la recepton, kiam li vendis sian delikataĵvendejon. Per tio li zorgis ke lia nomo por ĉiam restu konata. Kiam poste oni verkis opereton pri la multaj intrigoj de Dobos, li fariĝis popolheroo en Hungario.