Dogmemo estas tiu filozofia flanko kontraŭstaranta la kritikismon kaj ideismon, kiu devenigas la penson el la Esto kaj tial supozas la superegon de la objekto, kompare kun la subjekto, nome de la realo super la ideo, kaj foje de la naturo super la spirito. Dio mem estas konceptata imanenta en la Naturo, kaj eĉ tute (in toto) identigita kun tiu lasta adherante tiel al panteismo.

Ne temas tamen pri simpla materiismo, ĉar Dio kaj naturo, kvankam unuigitaj kaj nedisigeblaj, estas prezentataj kiel komplementa unuiĝo: la naturo estas nur konkreta kaj tuŝebla manifestacio de Dio, kiu finfine vivas ekskluzive en ĝi, estante ĝi necesa por ke la subjekto fariĝu objekto de si mem, nome por ke ĝi objektiviĝu por vere ekzisti. La objekto siavice estas ĉiam “el” subjekto. Sekvas, do, intima korespondo inter la strukturoj de la realo kaj tiuj de la intelekto.

La unua elstarulo de dogmeno estas onie konsiderata Spinoza (1632-1677).[1] Tiu koncepto jam troviĝis inter la stoikuloj. En la 19-a jarcento al ĝi adheris Einstein.[2]

Origino kaj evoluo de la terminoRedakti

Al la voĉo “dogmemo” oni atribuis dekomence (tio daŭras ankoraŭ hodiaŭ) signifojn kun malsamaj nuancoj krom tiu de Spinoza; per ĝi oni taksis tiujn filozofiojn kiuj metas la Eston superen de la Penso, kiel ekzemple:

a) Tomismo kaj Novtomismo (kiu tamen respondas ke mem ekas el la sperto kaj racio, ne do el senfundamentaj premisoj).

b) Aristotelismo

Tute malaj al ideismo kaj novplatonismo.

c) Epoke de Klerismo la termino pasigis malsatige indiki mensan sintenon kiu akceptas antaŭdiskutita la ekziston de metafizika realo sendepende de empiria eksperimento, aŭ, aliaspekte, racia analizo.

KantRedakti

Al plimalboniĝo de la signifo kontribuis la germana filozofo Immanuel Kant (1724-1804) per sia verko Kritiko pri la pura racio, kiu alŝuldiĝis al la skeptikismo de David Hume se mem eliris el la “dogmema dormo”. Dogmemo, laŭ Kanto, aludas blindan konfidon en la kapablo de la racio produkti tutesole veron validan “apriore” pro supozita korespondo inter la formoj de la esto kaj la formoj de la pendo. Laŭ Kant tiu korespondo ne okazas ĉar la noumeno (la esto en si mem), kio estis la objekto de la tradicia metafiziko, estas nekonebla, estante ĝi fremda al la scianta subjekto. [3]

FichteRedakti

La de ideisma filozofo Johann Gottlieb Fichte (1762–1814), tamen, obĵetis ke la kantana pozicio daŭrigas pluesti “dogmema”, ĉar se la noumeno estus nekonebla, tiam pri ĝi eĉ ĝia ekzisto estus nekonebla. Li tial identigis dogmemon kun realismo (filozofio) kiu estus filozofia sistemo kiu encentriĝas sur la aĵo en si mem (la noumeno de Kant) kaj en kiu la subjekto restus duaranga en la analizo pri la scio. Postuli aĵon en si mem sendependan de la subjekto estas, laŭ Fichte, aserto senkritika kaj neracia, ĉar ĉiu fakto aŭ ĉiu realo devas esti komprenita je la lumo de la kaŭzoj de ĝia konstituiĝo: ĉiu fakto, do, retrosendas al la ago kiu ĝin konstituigas. Dogmemo, male, konformisme kaj senmotive opinias ke la realo ekzistas aŭtonome kaj sendepende de la Mi. Laŭ Fichte, dekomence ne troviĝas racia kriterio por preferi dogmemon anstataŭ ideismon.

SchellingRedakti

Sekve ideisma filozofo Friedrich Schelling (1775-1854), sekvulo de Fichte, juĝos dogmemon kaj ideismon ne plu kontraŭstarantaj, se komplementaj. Ideismo, laŭ Schelling, estas filozofio de la senfina kiu el la subjekto moviĝas al objekto, dum dogmemo estas filozofio de fina kiu moviĝas el la objekto al subjekto, Ilia renkontopunkto estas la Absoluto, unuiĝo de realismo kaj kritikismo.

Plua evoluiĝo de la signifoj de dogmemoRedakti

Niajn tagojn “dogmemo” evoluiĝis al senco forte negativa, kaj plejfoje indikas: a) senkritikan adheron al antaŭjuĝoj, nome blinda sinforlasiĝo al dogmoj politikaj, ideologiaj, aŭ religiaj. Sed ne mankas okazoj en kiuj b) al dogmemo oni asocias ankaŭ sendistinge religion sendepende de ĝia historia aŭ racia fundamento.

Ĉe kelkaj filozofoj-antropologoj foje la voĉo dogmemo akiras pozitivan takson pro tio ke iuj “dogmoj” estas universalaj principoj kiuj fondas kaj justigas praktikan konduton helpantan la socian harmonion: oni ekzemplas per la filozofio de stoikismo. Pierre Hadot.

Rilate religiajn Dogmojn, el kio dogmismo, ili estas, kiel videblas en la kristanaj eklezioj, sintezaĵoj de kredodoktrinoj tute dependaj de la enhavoj de la kredo: pro tio ili postevenas la kredon kaj kiel fundamenton havas la samajn fundamentojn de la kredo.

Eksteraj ligilojRedakti

[1]

[2]

ReferencojRedakti

  1. La esprimo de Spinoza kiu plejbone sintezas lian koncepton pri dogmeno estas: «Ordo et connexio idearum idem est ac ordo et connexio rerum», nome «La ordo kaj la kunekso de la ideoj estas identa al tiu kiu pluestas en la realo.» (Spinoza, Ethica, II, pr. VII).
  2. Einstein subtenis interalie: «Min allogas Spinoza, sed mi plej admiras lian kontribuon al la moderna penso, ĉar li estas la unua filozofo kiu pripraktas la korpon kaj la animon kiel unuo kaj ne kiel du realoj disigeblaj”. (citita en. Brian, Einstein a life, 1996, pag. 127).
  3. Prolegomenoj (premisa enkonduka traktado) al ĉiu estonta metafiziko kiu pretendus sin prezenti kiel scienco.

BibliografioRedakti

  • Baruch Spinoza, Etica, Pgreco editore, 2010 ISBN 8895563204
  • Friedrich W. Schelling, Lettere filosofiche su dommatismo e criticismo, a cura di G. Semerari, Laterza, 1995 ISBN 884204623X
  • Emanuela Pistilli, Tra dogmatismo e scetticismo. Fonti e genesi della filosofia di F. H. Jacobi, Fabrizio Serra Editore, 2008 ISBN 8862271204
  • Pierre Hadot, La cittadella interiore. Introduzione ai «Pensieri» di Marco Aurelio, traduzione di A. Bori e M. Natali, Vita e Pensiero, 1996 ISBN 8834308085

Vidu ankaŭRedakti