Doktrino de la Katolika Eklezio

Vikimedia apartigilo

La doktrino de la Katolika Eklezio estas la tuto de la instruoj konfesataj de la Katolika Eklezio. Ĝi, krom konfesata, rekonstruiĝas tra la oficialaj dokumentoj, kie la precipaj estas:

Katekismo redakti

Moderna sintezo de la tuta katolika doktrino povas esti trovata en la Katekismo de la Katolika Eklezio, kies lasta versio estis redaktita en 1992 sub papo Johano Paŭlo la 2-a pere de komisio kies gvidanto estis Joseph Ratzinger, estonta Gregorio la 16-a tiam kardinalo kaj prefekto de la Kongregacio por la doktrino de la kredo.

La katolika Eklezio instruas ke mem estis starigita de Jesuo Kristo por la savo de ĉiuj popoloj kaj ke tiu celo estas atingata per la Instruo de la Eklezio kaj la liverado de la sakramentoj per kiuj Dio garantias la Gracon. Ĝiaj instruoj estas bazataj sur la Biblio kaj sur la apostola tradicio.

La precipa celo de la Eklezio estas "esti sakramento de la intima unuiĝo kun Dio" kaj "ĝia strukturo estas tute celanta al la sanktigo de la membroj de Kristo." (Katekismo de la Katlika Eklezio 775, 773).

Revelacio redakti

La katolika Eklezio konfesas la ekziston de unusola Dio, ĉiopova kreinto de la universo kaj de la homaro. La homo estas dotita per libera volo, kapabla nome elekti inter la bono kaj la malbono. Dio sin rivelis unue al la Izraela popolo kaj sekve pere de Jesuo Kristo, Difilo kiu kundividas kun Dio la saman dian naturon, al la aliaj popoloj de la tero. La verko de Jesuo Kristo estas daŭrigata en la kristana Eklezio, gvidata de la Sankta Spirito.

La katolika Eklezio konsideras fontoj de la revelacio la Biblion kaj la Sanktan Tradicion. Estas konsiderata aŭtoritataj la “kanonoj” de la 21 Ekumenaj Koncilioj, kies la unuaj sep disvolviĝis kune kun la orientaj eklezioj, kaj la verkoj de la Patroj de la Eklezio.

En okcidenta katolika ritaro estas konfesata la kredformulo nicea-konstantinopola iomete varia kompare kun la ortodoksa kristologio per la aldono de la tieldirita filioque kiu estiĝis unu el la kaŭzoj de la Orienta skismo kun la orientaj ortodoksaj eklezioj.

Ekleziologio redakti

Ekde la Dua Vatikana Koncilio, la katolika Eklezio provas kompreni siajn naturon kaj mision laŭdiversaj vojoj, kiuj havas sian fundamenton en la Biblio, kaj aparte en la Nova Testamento:

  • la Eklezio estas la popolo de Dio marŝanta al la ĉiela patrujo;
  • la Eklezio estas ĝermo de la Ĉiela Regno en la historio de la homoj;
  • la Eklezio estas la Korpo de Kristo, kies Jesuo Kristo mem estas la ĉefo, kaj la kredantoj je Li estas liaj membroj.

Katolika sociala doktrino redakti

La katolika Eklezio subtenas ke la instruoj de Jesuo urĝas por ke siaj membroj agu avantaĝe de la tuta homaro. Malgraŭ ke ĝi subtenas neniun apartan politikan programon, la katolika Eklezio ke siaj instruoj estas aplikeblaj ankaŭ al la politika kampo kaj ne nur al privata sfero de la fidelulo.

Inter tiuj instruoj, kiel estas lastatempe ellaboritaj de katolikaj pensuloj, kontribuas la instruoj de la episkopoj kaj de la papaj enciklikoj. Jen kelkaj: la postulo ke ĉiu persono havu rajton al la vivo kaj al homdignaj kondiĉoj, al la uzo kaj konservo de la medio ĉar dia kreaĵo, la akcepto de nur limigita nombro de kazoj en kiuj konsenteblas sinturno al la milito kaj al mortopuno

Katolika kontribuo al la sociala penso de Okcidento estis la principo de subsidiareco: pozitivsence, ĝi esprimas ke "la Ŝtato aŭ ĉiukaze la socialaj grupoj dimensie pli grandaj devas subteni kaj valorigi la laboron de la grupoj malpli grandaj, rezervante por si la nuran intervenon tie kie la malsuperaj grupoj ne povas aŭ ne volas aŭ laŭleĝe ne devas".

Ankaŭ la kategorio mem de laiko (en ĝiaj diversaj sencoj) havis naskiĝon en la katolika penso, aparte kiam komenciĝis la distingo inter tera kaj religia povo.

Sakramentoj redakti

La katolika Eklezio konfesas sep sakramentojn. Laŭ tiu eklezio ili estis estigitaj rekte de Kristo. Ili estas:

  1. Bapto
  2. Konfirmacio
  3. Eŭkaristio
  4. Sakramento de la pento aŭ Repaciĝo
  5. Unkto
  6. Ordino
  7. Geedziĝo