Dokumenta filmo estas nefikcia filmo, kun informainstrua celo, konsistanta ĉefe aŭ ekskluzive el realaj bildoj.

Afiŝo de Nanuk la eskimo (Nanook of the north), 1922, konsiderata kiel la unua arta dokumenta filmo.

Ĝi spekteblas ekzemple kine, televide, vidbende, viddiskerete.

La ĝenro estas sufiĉe varia, depende de la organizado, strukturo, medio kaj celo. Ĝi etendiĝas de la pura formo, kun simpla filmado de la realo, eĉ se posta muntado influas la celon, ĝis diversaj gradoj de antaŭpreparado. Ekzistas ankaŭ falsaj dokumentaj filmoj, t.e. fikciaj filmoj kiuj imitas la stilon de dokumentaj filmoj, ekzemple por prezenti tute fikcian aŭ historie alternativan okazaron.

Nanook of the North, produktita en 1922 fare de kanadano Robert Flaherty, estas ofte nomita la unua plenlonga dokumenta filmo[1].

Historio de la dokumenta filmo redakti

Originoj redakti

Oni povas diri ke la unuaj filmoj estis dokumentaj. La Fratoj Lumière, kiuj estas konsiderataj kiel la patroj de la kino, pere de la uzado de sia aparato, la "cinématographe", aŭ kinematografo, uzis ĝin ĉefe en eksteraj lokigoj. La unua filmo estis Laboristoj elirante el la Fabriko Lumiēre, de 1895, kiun oni povas konsideri dokumenta. Poste sekvis filmadoj en diversaj urboj de Francio.

Homoj kiuj baldaŭ fariĝos famaj pro siaj dokumentaj filmoj estis Dziga Vertov kaj Robert Flaherty. Tiu ĉi lasta estis la reĝisoro de Nanuk la eskimo, filmo kiu montris la vivon de la eskimoj, sed kiu ankaŭ montris la vojon al la ebloj manipuli la realon, pere de la antaŭpretigado de la scenoj.

Diversaj aŭtoroj fikciaj komencis sian karieron pere de dokumentaj filmoj. Unu grava kazo estis Luis Buñuel, per sia filmo Tero sin pano, pri la vivo en deprimita angulo de Hispanio.

Nuna situacio redakti

Malgraŭ la komenco per dokumentaj filmoj, la ĉefa parto de la kina industrio sin dediĉas ĉefe al la fikcio. Nur en la lastaj jaroj oni trovis renaskiĝon de tiu ĝenro, kiu dum maltaj jaroj trovis sian ĉefan lokon en la televido.

DVD-dokumenta filmo redakti

DVD-dokumentario estas dokumenta filmo de nedeterminita longeco, kiu estis produktita kun la sola intenco liberigi ĝin por rekta vendo al publiko sur DVD (j), kiel diferenca de dokumenta filmo farita kaj publikigita unue en televido aŭ sur kineja ekrano. (alinome teatra eldono ) kaj poste sur DVD por publika konsumo. Tia filmo estis ekzemple "Esperanto" de Dominique Gautier, eldonita sur DVD fare de SAT-Amikaro temas pri la Esperanto-movado.

Tradukado de dokumentaj filmoj redakti

Estas pluraj defioj asociitaj kun tradukado de dokumentaj filmoj. La ĉefaj du estas laborkondiĉoj kaj problemoj pri terminologio.

Dokumentaj tradukistoj tre ofte devas plenumi striktajn templimojn. Normale la tradukisto havas inter kvin kaj sep tagojn por transdoni la tradukon de 90-minuta programo. Alia problemo estas la manko de postprodukta skripto aŭ la malbona kvalito de la transskribo. Ĝusta transskribo estas esenca por tradukisto ĝuste plenumi sian laboron, tamen multfoje la skripto eĉ ne estas donita al la tradukisto, kio estas grava malhelpo, ĉar dokumentaj filmoj estas karakterizitaj per "la abundo de terminologiaj unuoj kaj tre specifaj propraj nomoj".[2]

La procezo de tradukado de dokumenta programo postulas labori kun tre specifa, ofte scienca terminologio. Dokumentaj tradukistoj kutime ne estas specialistoj pri difinita kampo. Tial ili estas devigitaj entrepreni ampleksan esploradon kiam ajn oni petas ilin fari tradukon de specifa dokumenta programo por ĝuste kompreni ĝin kaj liveri la finan produkton sen eraroj. Ĝenerale dokumentaj filmoj enhavas multajn specifajn terminojn, kun kiuj tradukistoj devas mem familiariĝi. Aldone, tradukistoj de minorigitaj lingvoj ofte devas alfronti alian problemon: iuj terminoj eble eĉ ne ekzistas en la cellingvo. En tia kazo, ili devas krei novan terminologion aŭ konsulti specialistojn por trovi taŭgajn solvojn. Ankaŭ, kelkfoje la oficiala nomenklaturo diferencas de la terminologio uzata de realaj specialistoj, kio lasas la tradukiston decidi inter uzi la oficialan vortprovizon troveblan en la vortaro, aŭ pli ĝuste elekti spontaneajn esprimojn uzitajn de veraj spertuloj en realaj vivaj situacioj[2].

Festivaloj de dokumentaj filmoj redakti

  • Eŭropo:
    • Cinema du réel
    • DocLisboa
    • Etats généraŭ du film documentaire
    • IDFA
    • Documenta Madrid (Festival internacional de cine documental)
    • Docupolis en Barcelono.
    • Thessaloniki documentary festival
    • Visions du réel
    • Viewpoint
  • Nordameriko:
    • Full Frame
    • Hot docs
    • Silverdocs
  • Latinameriko:
    • DOCSDF: Festival Internacional de Cine Documental de la Ciudad de México
    • DOCSforum: Foro Internacional de Cine Documental de la Ciudad de México
    • Bafici
    • Doc. Bol, La Paz, Bolivia
    • Festival de Cine de Caracas
    • Festival Internacional de Documentales de Caracas
    • Festival de cine de los pueblos indígenas de Oaxaca
    • Festival de cine de Valparaíso
    • Internacia Filmfestivalo de Valdivia
    • Festival de Documentales "Chile Reality", Chillán, Chile.
    • Festival de Guadalajara
    • Festival de Mar de Plata
    • Festival del Nuevo Cine Latinoamericano
    • Festival ICARO
    • FICCO Festival Internacional de Cine Contemporáneo de la Ciudad de México
    • Festival EDOC "Encuentros del otro cine", Quito, Ecuador.
    • Festival de "Cine Pobre", Gibara, Holguín, Cuba. (Hay sección de Documentales)
  • Azio:
    • Yamagata International Documentary Film Forum

Ekzemploj de dokumentaj filmoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Kategorio:Dokumentaj filmistoj

Eksteraj ligiloj redakti

Kinarto Kaj Ni - Elŝuti dokumentan filmon en Esperanto pri kinarto

Referencoj redakti

  1. (en) Nanook De La Nordo de Robert Flaherty
  2. 2,0 2,1 (en) Matamala, A. (2009). Main Challenges in the Translation of Documentaries. In J. Cintas (Ed.), New Trends in Audiovisual Translation (pp. 109–120). Bristol, UK: Multilingual Matters, p. 111