Dolarpaĉjo, origine hungare Dollárpapa estas nigra-blanka satira filmo en Hungario.

Dolarpaĉjo
filmo
Originala titolo Dollárpapa
Produktadlando  Hungario
Originala lingvo hungara
Kina aperdato 1956
Daŭro 102 minutoj
Kameraado István Eiben
Reĝisoro(j) Viktor Gertler
Scenaro Péter Szász
Laŭ la verko de samtitola teatraĵo de Andor Gábor
Muziko de Szabolcs Fényes
vdr

La historio okazas antaŭ la 1-a mondmilito, la filmo estis farita en la frua socialismo. Tiutempe estis signifa temo ironie prezenti la nobelojn.

Rolantoj redakti

Historio redakti

La urba instruisto ŝuldas en pluraj lokoj, tamen li ricevas ŝuldojn, ĉar li havas riĉan parencon en Usono. Juna juristo amindumas al fraŭlino de la instruisto, ankaŭ la juristo estas malriĉa, krome ne ŝatas labori, tamen ankaŭ li esperadas, ke alvenos la milionulo. Abrupte alvenas la pseŭdomilionulo, kiu fakte estis nur surstrata piediranta reklamo, li povis ŝpari monon nur tiom, ke li povas hejmenvojaĝi. Ankaŭ li esperas pli bonajn vivkondiĉojn. La juna juristo urĝe ekscias financan staton de la usonano, li tuj scias, ke la vero devas resti en sekreto. La bankisto vidanta la usonanon tuj donacas monon, same faras la ceteraj butikistoj. La instruisto estas nomumita direktoro, la juna juristo havas karieron en la politiko...

La prezento okazis antaŭ kelkajn monatojn de Hungara revolucio de 1956. La temo estas tia, ke la filmo neniam estis melpermesata, ĝi libere estas videbla ekzemple en interreto.

Fontoj redakti