Dolmo (turke Dolma, venas de la verbo dolmak (dolmɑkʴ) "ŝtopi"; armene տոլմա, tolma) estas aro de ŝtopitaj vegetaĵaj pladoj en la kuirartoj de la antaŭa Otomana Imperio kaj ĉirkaŭaj regionoj, inkluzive de Turkio kaj Kipro, Balkanio, multaj sudokcident-aziaj landoj, Irano kaj Kaŭkazio kaj centra kaj suda Azio. Eble la plejbone konata estas la vinberfolia dolmo, aŭ sarma. Oftaj legomoj ŝtopitaj inkludas kukurbon, melongenon, tomaton kaj pipron. La farĉo povas aŭ ne inkludi viandon. Dolmo kun viando estas ĝenerale servita varme, ofte kun saŭco. Senviandaj dolmoj estas ĝenerale servitaj malvarme, kvankam senvianda dolmo estas manĝita laŭ ambaŭ manieroj en Irano. Ambaŭ estas ofte manĝitaj kun jogurto.

Armena dolmo
Azera dolmo