Dom-muzeo de Pickford

Dom-muzeo de Pickford (angle: Pickford's House Museum of Georgian Life and Costume), N-ro 41 Friar Gate Derby, Anglio, estas eleganta domo de la Georga erao konstruita de la eminenta arĥitekto Joseph Pickford en 1770 por sia propra familio. La muzeo kiu estis establita en 1988 montras la loĝlokon de malfru-Georga profesiulo. La teretaĝo estas meblita kiel povis esti en la tempo de Pickford kune kun eksponoj de dek ok kaj dek naŭ jarcentaj kostumoj.[1] Ĝi estas posedata kaj ekspluatata de la urba konsilio de Derby.

Dom-muzeo de Pickford
dommuzeo • independent museum
Lando Anglio
Regiono Derbyshire
Situo City of Derby
Urbo Derby
Adreso 41 Friar Gate, Derby, DE1 1DA
Estiĝo 1770
Malfermo 1988
Koordinatoj 52° 55′ 27″ N, 1° 29′ 11″ U (mapo)52.9241-1.4864Koordinatoj: 52° 55′ 27″ N, 1° 29′ 11″ U (mapo)
Dom-muzeo de Pickford (Anglio)
Dom-muzeo de Pickford (Anglio)
DEC
Dom-muzeo de Pickford
Dom-muzeo de Pickford
Situo de Dom-muzeo de Pickford
Map
Dom-muzeo de Pickford
Parto de Derby Museums vd
Retpaĝo https://www.derbymuseums.org/pickfords-house/
vdr

La "Domo de Pickford" estis intencita kiel vitrino de lia laboro, kun la intenco ligi novajn kontaktojn. Ĝi ankaŭ estis lia loĝejo. Malantaŭ la proprietaĵo troviĝis la konstruista korto de Pickford, kies aliro estis vojo dekstre de la proprietaĵo.

Referencoj redakti

  1. Pickford's House information. Arkivita el la originalo je 1997-01-11. Alirita 2011-05-29.

Eksteraj ligiloj redakti