Domenico Agostino VANDELLI (1735-1816) estis itala sciencisto, akademiulo, filozofo, kuracisto, kemiisto, naturalisto kaj botanikisto. Vandelli konis Brazilon neniam estinte tretanta sur ĝia teritorio. Li estis unu el la ĉefaj sploremuloj pri naturhistorio en Portugalio en epoko kiam Brazilo estis nur ia fokuso de scivolemo. Li kreis kaj direktis la botanikajn ĝardenojn de Lisbono kaj Koimbro, estis profesoro pri Natura Filozofio en la Universitato de Koimbro kaj unu el la fondintoj de la Lisbona Akademio pri Sciencoj. Por Brazilo, li pleniumis valoregan servon heredigante al ni unu el la plej grandaj trezoroj de la kolonia periodo: la memoro pri la brazila diverseco kaj la zorgo pri la finhaveco de la naturaj rimedoj.

Domenico Vandelli
Persona informo
Domenico Agostino Vandelli
Naskiĝo 8-an de julio 1735 (1735-07-08)
en Padovo
Morto 27-an de junio 1816 (1816-06-27) (80-jaraĝa)
en Lisbono
Lingvoj itala vd
Ŝtataneco Reĝlando Portugalio vd
Alma mater Universitato de Koimbro
Universitato de Padovo
Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato
Familio
Patro Girolamo Vandelli vd
Profesio
Okupo botanikisto • natursciencisto • zoologokuracisto vd
Laborkampo plantoscienco vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
"Tractatus de thermis agri Patavini", verko eldonita en (1761) far Domenico Agostino Vandelli

Biografio redakti

Domenico Agostino Vandelli naskiĝis en Padovo, Italio. Lia patro, Girolamo Vandelli (1699-1776) estis profesoro kaj doktoro pri medicino ĉe la Universitato de Padovo. Li diplomiĝis pri Filozofio ĉe la Universitato de Padovo kaj estis invitita de Markizo de Pombal (1699-1782) aliĝi al la fakultato por instrui sciencajn lernobjektojn ĉe la Reala Kolegio de la Nobeluloj.

Li alvenis al Portugalio en 1764. Tamen, ĉar scienca instruado en "Kolegio de la Nobeluloj" ne estis tiel sukcesa kiel li intencis, li tiam estis poste invitita, por okupi postenon dum la reformo de la Universitato de Koimbro, kie li estis nomumita Profesoro pri kemio kaj Naturhistorio en la Fakultato pri Filozofio.

Li ankaŭ respondecis pri la elektado de la loko por la enplantado de la Botanika Ĝardeno, la starigo de la Kemia Laboratorio kaj la Muzeo pri Natura Historio de la Universitato de Koimbro.

Ĉirkaŭ 1780, li prezentis al la universitato projekton por instalado de ceramika fabriko en Rossio de Santa Clara, en Koimbro. Ĉi tiu fabriko famiĝis pro la kvalito de sia ceramikaro, kiu konatiĝis per la nomo de ceramikaro de la familo Vandelli.

 
"Vortaro de Teknikaj Terminoj pri Naturhistorio", verko eldonita en 1788.

Vandelli ricevis ekskluzivan privilegion pri la produktita ceramikaro. En 1787, li translokiĝis al Lisbono, kie li fariĝis la unua direktoro de la Botanika Ĝardeno de la Aĵuda, estinte nomumita deputito de la "Reĝa Komerckomisiono, Agrikulturo, Fabrikoj kaj Navigado de ĉi tiuj Regnoj kaj iliaj Domajnoj".

Li daŭre estis direktoro de la Kemia Laboratorio de la Universitato ĝis 1791, malgraŭ esti forestanta de Koimbro. Dum la francaj invadoj, inter 1807 kaj 1811, li estis akuzita pri francigo kaj en 1810, en la aĝo de 80 jaroj, li estis arestita kaj deportita al la Terceira Insulo, en la Acoroj, kune kun aliaj suspektatoj, kaj tio evento eknomiĝis "Setembrizada". Li poste ricevis permeson translokiĝi al Anglio, el kie li revenis en 1815. Li mortis en Lisbono en 1816.

Li estis membro de pluraj sciencaj akademioj, aktive partopreninte en la kreado de la Reĝa Akademio pri Sciencoj de Lisbono, kie li prezentis plurajn memorlibrojn rilate al Agrikulturo, Industrio kaj Ekonomio.

Li interŝanĝis korespondadon kun pluraj eksterlandaj sciencistoj, inter kiuj la plej konata estas Karolo Lineo (1707-1778). Li prilaboris la planojn por la Botanika Ĝardeno de la Universitato de Koimbro, kune kun Giovanni Antonio Dalla Bella (1726-1823), itala fizikisto, kiu, kiel Vandelli, estis invitita al la Filozofia Fakultato de la Universitato de Koimbro. .

En Koimbro, li ĉefe okupiĝis je la Muzeo pri Natura Historio kaj la Botanika Ĝardeno, ĉiam preterlasante la Kemian Laboratorion, kies direktoro li estis.

En ĉi tiu laboratorio, li sinsekve estis anstataŭigita en pozicioj de efika respondeco de Manuel Joaquim Henriques de Paiva (1752-1829), Constantino António Botelho de Lacerda Lobo (1754-1820), Tomé Rodrigues Sobral (1759-1829) kaj Vicente Coelho Seabra ( 1764-1804), ĝis forlasado de la ofico en 1791, sukcedinte lin kiel direktoro Tomé Rodrigues Sobral. En Lisbono, li organizis kaj riĉigis la Botanikan Ĝardenon de la Palácio da Aĵuda, kiun li fondis antaŭ ol translokiĝi al Koimbro en 1772, kaj regule partoprenis la kunsidojn de la Akademio de Sciencoj.

Verkaro redakti

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Instituto Camões. Arkivita el la originalo je 2021-10-17. Alirita 2021-10-17.