Dominaĵo (Star Trek)

(Alidirektita el Dominaĵo)

La dominaĵo - angle Dominion por superrego, dominaĵodominejo - estas fikcia alianco de ekster-teraj vivoformoj el la scienc-fikcia universo de la filmaro Star Trek. Krom la kolektiva vivofromo Borg kaj la tiel nomata "specio 8472" ĝi probable estas la plej potenca kaj plej danĝera malamiko de la same fikcia Unuiĝinta Federacio de Planedoj, al kiu apartenas la Tero. La membraj planedoj kaj vivoformoj de la dominaĵo venas el la "Gama-Kvadranto" de la galaksio, dum la suna sistemo kun la Tero ekzemple troviĝas en la "Alfa Kvadranto", en gigante granda distanco.

Dominaĵo
fikcia plurstela ŝtato
Verko Old Wounds
Bajor: Fragments and Omens
The Dominion: Olympus Descending
Enemy of My Enemy
The Soul Key
Orion's Hounds
Rogue
A Singular Destiny
Fearful Symmetry
Ferenginar: Satisfaction is Not Guaranteed
Cathedral
Warpath
Greater than the Sum
Full Circle
Q&A
The 34ᵗʰ Rule
Resistance
Twilight
The Way of the Warrior
Sacrifice of Angels
Star Trek: Deep Space Nine Technical Manual
Informoj
vdr
oficiala emblemo de la dominaĵo

La ekkontakto de la federacio kun la dominaĵo en la jaro 2370, kiam la dominaĵo alianciĝas kun la militeca kaj same same imperiisma vivoformo de kardasianoj, por ekspansii kaj kontroligi la tutan Alfan Kvadranton. La inter 2371 kaj 2373 pliakriĝantaj konfliktoj gvidas al - la en la historio de la Tero kaj la Federacio ĝis tiam plej granda - interstela milito, kiu ardas inter la jaroj 2373 kaj 2375. kiam la kardasia militistaro alianciĝas kun la same imperiisma dominaĵo el la, por kontroligi la tutan Alfan Kvadranton. Tiu milito estas la ĉefa temo de la interparoloj en la stelbazo Deep Space Nine.

La plej granda alianco en la el la Star Trek-filmaro konata historio, el romulanoj, klingonoj kaj la federacio, en tre perdoriĉaj bataloj fine disbatas la konkerecan aliancon el dominaĵo, la kardasianoj kaj la vivoformo Breen, kiu nur mallonge antaŭ la fino de la milito aniĝis en la konkereca alianco. La kardasia-dominaĵa alianco kapitulacas, la dominaĵo venkite retiriĝas en la Gama-Kvadranton, kaj la kardasianoj retrovas sin en mizero.

Kiel la federacio, ankaŭ la dominaĵo estas kunligo de multaj planedaj popoloj kaj specioj, sed ne estas demokratie-federisma ŝtata sistemo, sed imperiisma kaj perforte subprema. La stabileco de la dominaĵo fontas el armea supereco kaj krueleco de la registoj, kiu kaŭzas hororon kaj absolutan obeon inter la anoj de la subpremataj popoloj kaj specioj. La ŝtata sistemo de la dominaĵo celas ekspansion kaj konkeron; la fina celo estas la absoluta regado pri la tuta galaksio kiel signo de plej alta ordo.

La popoloj de la dominaĵo plenumas diversajn funkciojn. La "fondintoj" estas formŝanĝantoj, kiuj starigis la sistemon antaŭ pluraj miloj da jaroj kaj ankoraŭ estas la gvidistoj. Ĉar ili ne fidas al la "solidaĵoj", do al la "solidaj" vivoformoj de la galaksio, pro pasintece plurjarcenta persekuto, ili por ĉiuj gravaj taskoj genetike manipulis la popolojn, kiujn ili dum la ekspansio renkontis, por ke tiuj efike plenumu taskojn por la ekspansianta sistemo. Por garantiigi la absolutan obeon de tiuj popoloj, la fondintoj en ĉiu genetike manipulita organismo enplantis la genetikan "scion", ke la fondintoj estas maleraraj kaj konsideratas dioj.

Por havi laŭeble malmultan kontakton al "solidaĵoj", la "fondintoj" transdonis preskaŭ ĉiujn administrajn agojn al vivoformo nomata "vortaoj", senskrupulaj burokratoj. Tio sekvigas, ke multaj popoloj ene de la dominaĵo – kiel la DosiKaremma – konsideras la fondintojn mito kaj ne konscias, ke ili reale ekzistas. La "vortaoj" kontrolas la soldataron de la dominaĵo, kiuj estis breditaj nur por batalado kaj estas dependaj de certa drogo, kiun nur la "fondintoj" povas havigi al ili, kio ankoraŭ plicertigu ilian lojalecon. La anoj de la popolo Karemma estas konataj komercistoj en la dominaĵo.

Kiam malkovriĝas fikcia stabila vermotruo inter la gama kaj la alfa kvadrantoj de la galaksio proksime de la planedo Bajoro, rapide ekestas politikaj konfliktoj inter la Unuiĝinta Federacio de Planedoj kaj la dominaĵo, kiu inter la jaroj 2373 kaj 2375 kulmina en masiva milita batalaro. Kaŭzoj por tiu konflikto flanke de la dominaĵo estas, ke ili sentas sian teritorion danĝerigitan pro la proksimiĝo de esploraj stelŝipoj el la alfa kvadranto. La potencoj de la alfa kvadranto kontraŭe prave timas, ke la dominaĵo povus pliampleksigi sian imperiisman regnon de la gama kvadranto pere de la vermotruo al la alfa kvadranto.

La popolo de kardasianoj el la alfa kvadranto, kiu forte militas kontraŭ la klingonoj kaj vidas sian signifon en tiu kvadranto danĝerigitan, fine decidas alianciĝi kun la dominaĵo kaj membriĝi en ĝi. Tiel la planedo Kardasio (aŭ plennome "Kardasio Prima") iĝas la centro de la dominaĵo en la alfa kvadranto. Por bloki la armeajn kaj civilajn transportojn de la dominaĵo al la planedo Kardasio, la federacio decidas per minoj bloki la kosman truon. Dum tiu ago, la dominaĵo ekaktakas la federacion en la "bajora sektoro", por havigi al si la gvidan federacian stelŝipon Deep Space Nine kaj la kosman truon. Dume alianca armeo el federacianoj kaj klingonoj atakas centran stelŝipfarejon de la dominaĵo en la alfa kvadranto. Jen komenciĝas la milita konflikto en la federacio nomata "dominaĵo-milito", kiu daŭros iom pli ol du jarojn. La federacio sukcesas malebligi, ke tra la vermotruo povas alveni pliaj subtenaj armeaĵoj de la dominaĵo. Dum la daŭro de la milito, la romulanoj ankoraŭ aliĝas al la alianco inter federacio kaj klingonoj, kaj fine de la milito la popoloj de la Breen-konfederacio kaj la Son’a aliĝas al la dominaĵo. Sekve de tio la kardasianoj timas perdi sian specialan statuson ene de la dominaĵo, kaj fakte tiel estas.

Fine la dominaĵo kapitulacas kaj konsentas retiriĝi al la gama kvadranto, sub la kondiĉo ke Odo la sola "fondinto" kiu libervole aniĝis al la alianco de la alfa kvadranto, revenu al sia popolo kaj sanigu la aliajn "fondintojn" de malsano, per kiu ili infektiĝis en "sekcio 31", neleĝa parto de la federacio. Tiel povas evitiĝi fina batalo en la orbito de la planedo Kardasio, kiu havindus por ambaŭ militaj flankoj fatalajn detruajn sekvojn.

La "dominaĵo" enkondukiĝis en la filmojn de la seriaro Star Trek en 1994 kadre de la epizodoj de la serio Star Trek: Deep Space Nine, kaj en tiu serio ĝis ties fino havas gravan rolon. Ekster tiu serio la imperio nur mallonge menciiĝas en la naŭa kineja filmo de la seriaro, kaj hologramoj de dominaĵaj stelŝipoj estas uzataj en trejna simulacio en la federacia stelŝipo "Voyager".

La dominaĵo kompreneblas kiel mala spegulbildo de la demokratia, paca utopio de la Unuiĝinta Federacio de Planedoj. Dum la plej alta celo de la dominaĵo estas, starigi universalan ordon en la galaksio, la celo de la federacio estas disvastigi liberecon kaj interkomprenon en la galaksio. La rimedoj, kiun la dominaĵo aplikas cele al atingo de sia celo, klare montras, kiom koŝmarajn sekvojn povas havi la troa akcentigo de la principe sencoplena koncepto "ordo".

Eksteraj ligiloj redakti