Domo ĉe la pavo (Arnstadt)

La Domo ĉe la pavo (germane: Haus Zum Pfau) estas unu el la multnombraj belaj domoj ĉe la bazarplaco centra de Arnstadt (Unterm Markt nr. 3). Ĝis 2014 ĝi gastigis librovendejon teretaĝe.

La domo ĉe la rando de la centra bazarplaco de Arnstadt, kun librovendejo.

Historio redakti

La malnova nomo estis Haaksches Backhaus (tradukite: Haak-bakejo); la nuna nomo ŝuldiĝas al la domomarko montrinta pavon, kiu estis muntita ĉe la frontono. Hodiaŭ marko farita el forĝita fero laŭ la skizo de la artisto Rolf Huber indikas aludante la domonomon.

La partoj plej malnovaj datumas de antaŭ 1575. Post la granda incendio de 1581 oni rekonstruis la ejon. Dum la 18-a jc estiĝis mansarda tegmento kun transversa dometo.

Modernigo redakti

En la 1870-a jaro alikonstruitis la eosta alo. En 1882 fariĝis pluraj laboroj. Oni malkonstruis la malnovan bakejon, pligrandigis la kelon kaj novkonstruis la okcidentajn ĉambrojn de la antaŭa domo de ĉe la korta flanko. Ekster tio faritis nova ŝtuparo, du novaj vendejoj kaj la fenestroj de la supra etaĝo.

Indas la mencio de novrenesancstila ĉambro, kiu troviĝas teretaĝe en la nuna librovendejo. Ĝin ornamas pentrado historia de 1880. Dum posta restaŭrado oni kompletigis la mankantajn partojn de la artaĵo per la uzo de ŝablonoj.

Eksteraj ligiloj redakti