Domo ĉe la romiano (Arnstadt)

La Domo ĉe la romiano (germane: Haus Zum Römer) estas malnova konstruaĵo en Arnstadt (Ried nr. 9).

La Romiano-domo maldekstre, la Domo ĉe la granda Kristoforo dekstre.
Ried-placo kun Ried-pordego kaj multaj historiaj domoj.
La Romiano-domo, pli detale.

Priskribo redakti

Ĉe la okcidenta parto de Ried-placo en Arnstadt troviĝas trietaĝa trabfakaĵo - la historia Romiano-domo. La fasado de la je la komenco de la 17-a jc konstruita domo, havas t.n. kruciformajn trabojn (Mannfigur) en la regione tipa stilo de la turingia eskalo. La Ried-placo havas multe da burĝaj domoj el la 16-a/17-a jc. Ili parte ankoraŭ ĝis hodiaŭ konservas la historiajn domo-signojn; ĉe la Romiano-domo bedaŭrinde ĝi jam ne ekzistas.

Ĝia nomo ŝuldiĝas al vandpentraĵo montranta romianon. En 2002 komenciĝis la restaŭradlaboroj. Hodiaŭ ĝi estas loĝdomo kaj havas hejtilon por pluraj domoj de sur Ried-placo. De tempo al tempo la domo estas ankaŭ uzita por kulturaj eventoj[1]

Ĝenerala privilegio je bierfarado redakti

Estis rimarkinda karaktero de Arnstadt ke senescepte ĉiu civitano rajtis fari bieron. Antaŭkondiĉo estis nur, posedi taŭgan atelieron (sume estis averaĝe 130 en la tuta urbo). Fakturoj dokumentas ke en 1617/18 faritis tie ĉi la unuan fojon - ekster de Bavario - tritika biero. Sekve la Romiano-domo estas atestanta pri tre malnova tradicio bierfarada de laurbo.

Subnotoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti