Domo Zum Ritter (Arnstadt)

La iama gastejo kaj hotelo Zum Ritter troviĝas en la centro de Arnstadt, Kohlenmarkt nr 20.

Domo Zum Ritter en Arnstadt.
Memoritabulo pri Thiele sur la domo.

Historio redakti

La nuna domo unue menciitis en la jaro 1672-a. En 1675 ĝi ricevis la rajton je bierfarado (Zum roten Hirsch). En 1704 la domo daŭre ekgastigadis. Aĉetis la domon en 1696 Johann Dönicke. Ties bofilo estis Johann Alexander Thiele: la artisto ankaŭ loĝis tie ĉi, de 1728-38, kion atestas survanda memorigtabulo. Ties edzino heredis la domon en 1724: ĝi apartenis al la klano ankoraŭ ĝis 1738.

En la 3.3.1738 nova posedanto nome Johann Carl Wilhelm Schmidt malfermis gastejon sub la nomo Zum Ritter. Homoj venantaj el la direktoj de Marlishausen kaj Dannheim ofte gastis tie ĉi: la Schmidt-oj mastrumis la entreprenon gis 1896. La saman jaron ĝi venditis al la gastejestro Wilhelm Umbreit. Post lia morto (1911) transprenis la domon lia vidvino kiu transdonis ĝin en 1920 al la filo Georg Umbreit kaj la bofilo Otto Beck.

Iĝis alikonstruoj. En 1921 menciitis keglejo kaj bilardtabloj. La societo Krieger- und Landwehrverein havis siajn kutimtablojn tie ĉi kaj en 1928 ĝi iĝis Sportista hejmo de la societo Turnverein von 1849 zu Arnstadt. Post 1945 la domo estis gastejo kaj hotelo, post la Turniĝo sidejo de la Metiista Ĉambro de la Distrikto Arnstadt. Venis poste la frizosalono Möhring kiel luprenanto ĝis la fermo de la domo en 1994. Transprenis ĝin en 1997/98 la loka Arkitekta korporacio, renovigis la tuton kaj ekuzis la domon poste kiel sidejon kun kunvenaj kaj buroaj salonoj. Ĝi gastigas la redakcion de Allgemeiner Anzeiger, la asekurkompanion Innungskrankenkasse kaj la distriktan filion de la Amikoj de ĝardenoj (Gartenfreunde).

Literaturo redakti

  • Andrea Kirchschlager, Ulrich Lappe, Peter Unger (eld.): Chronik von Arnstadt. Zeittafel/Chronik. Festschrift zur 1300-Jahrfeier der Stadt Arnstadt (=Veröffentlichungen des Historischen Vereins für Schwarzburg, Gleichen und Hohenlohe in Thüringen, 3), eldonejo Kirchschlager, 1-a eldono, Arnstadt 2003, (ISBN 3-934277-07-1), p. 497-408