La Domo de Aŭgusto, aŭ en latino Domus Augusti, distingenda el la Domus Augustana de Domiciano, estas la unua ĉefa loko kiam oni eniras en la Palatina Monteto en Romo, Italio. Historie, tiu domo estis identigita kiel ĉefa rezidejo de la imperiestro Aŭgusto Cezaro.[1] La Domus Augusti situas ĉe la tiel nomita Kabano de Romulo kaj ĉe aliaj lokoj kiuj havas konektojn kun la fondo de Romo. Tiu rezidejo enhavis komplekson de strukturoj kiuj estis situaj ĉirkaŭ la Templo de Apolono Palatinano.

Domo de Aŭgusto
domus • Roman archaeological site • romia konstruaĵo • nemoveblaĵo [+]

Koordinatoj41° 53′ 20″ N, 12° 29′ 7″ O (mapo)41.8888888912.48527778Koordinatoj: 41° 53′ 20″ N, 12° 29′ 7″ O (mapo)
HorzonoUTC+01:00, UTC+02:00 [+]
Poŝtkodo00186 [+]

Domo de Aŭgusto (Romo)
Domo de Aŭgusto (Romo)
DEC

Map
Domo de Aŭgusto

Vikimedia Komunejo:  Domus Augusti (Rome) [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Freskaj pentraĵoj ene de la Domo de Aŭgusto, lia rezidejo dum sia regado kiel imperiestro.

La Domus Augusti estu nekonfuzenda kun la najbara Domus Augustana, nome parto de la vasta palaca komplekso konstruita de la imperiestro Domiciano en la Palatino en la 92 p.K.[2]

Notoj redakti

  1. Tomei, Maria Antonietta. The Palatine. Trans. Luisa Guarneri Hynd. Milano: Electa, 1998. Print.
  2. Richardson, Lawrence. "Domus Augstana" From A New Topographical Dictionary of Ancient Rome. Baltimore: Johns Hopkins UP, 1992. Print.