La Domo de Esperantofrance La Maison de l'Espéranto estis Asocio de Amikoj de Esperanto, fondita en 1928, laŭ la iniciato de Ernest Archdeacon kaj Georges Warnier, kaj ties konstruaĵo. La asocio havis la patronadon de eminentuloj aŭ gravaj personoj en ĉiuj fakoj de scienco, tekniko, komerco, turismo, aviado, ktp. Laŭ informoj de la Enciklopedio de Esperanto el 1934 la asociaj kotizoj post la fondiĝo altis minimume mil francajn frankojn ĉiujare. Ĝenerala celo de la asocio faciligi la internaciajn rilatojn kaj helpi pli fruktodonan interkonatiĝon, malgraŭ la barilo de la lingvoj; propagandi Esperanton en la medioj speciale bezonantaj komunan lingvon. La asocio ĝis la Dua Mondmilito organizis senpagajn kursojn, subvenciis gazetojn kaj diversajn esperantistajn organizaĵojn kaj helpis al la ĝenerala informado pri Esperanto. Ĝenerala sekretario laŭ la stato de 1934 estis Celestin Rousseau.


Vidu ankaŭ redakti