Domo de Velázquez

La Domo de Velázquez de Madrido estas kultura institucio franca en eksterlando dediĉita al studo de hispanismo. Dependas de la franca Ministerio pri Nacia Edukado.[1]

Domo de Velázquez
emblemo
La Domo de Velázquez
La Domo de Velázquez
arta lernejo • esplorcentro • eldonejo de malfermita aliro
Komenco 1920 vd
Geografia situo 40° 26′ 28″ N, 3° 43′ 48″ U (mapo)40.441067-3.729864Koordinatoj: 40° 26′ 28″ N, 3° 43′ 48″ U (mapo)
Lando(j) HispanioFrancio vd
Sidejo Casa de Velázquez building
Domo de Velázquez (Madrido)
Domo de Velázquez (Madrido)
DEC
Domo de Velázquez
Domo de Velázquez
Map
Domo de Velázquez
Membro de Spanish Association of University Presses vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo public scientific, cultural or professional establishment
vdr

Formas parton de la Francaj Lernejoj eksterlande, kiel la Franca Lernejo de Ateno,[2] la Franca Lernejo de Romo,[3] la Orienta Instituto Arkeologia de Kajro[4] kaj la Franca Lernejo de Malproksima Oriento.[5]

Ties celo estas disvolvigo de priserĉado kaj de kreiva aktivado en la fakoj de historio, lingvo, literaturo, civilizo kaj arto de Hispanio, la iberia mondo kaj latinamerika.

Ĝi estis fondita en 1920, inaŭgurita la 20an de novembro de 1928 fare de la reĝo Alfonso la 13-a, estis detruita en 1936 dum la Hispana Enlanda Milito. Oni rekonstruis ĝin en 1959 sur ties origina loko, la Universitata Urbo de Madrido. El tiam plukontribuas al la preparado de artistoj, profesoroj kaj proserĉistoj, kaj partoprenas en el disvolvigo de la interŝanĝoj artaj kaj sciencaj inter Francio kaj la iberiaj landoj.

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti