Domo de la Maŭra Reĝo (Arundo)

La Domo de la Maŭra Reĝo hispane Casa del Rey Moro estas palaco situanta en la historia urboparto de la urbo Arundo, Hispanio.

Domo de la Maŭra Reĝo
Casa del Rey Moro
domo
Lando Hispanio vd
Situo Ronda
Situo
Geografia situo 36° 44′ 23″ N, 5° 9′ 51″ U (mapo)36.739795-5.164273Koordinatoj: 36° 44′ 23″ N, 5° 9′ 51″ U (mapo)
Domo de la Maŭra Reĝo (Malago)
Domo de la Maŭra Reĝo (Malago)
DEC
Domo de la Maŭra Reĝo
Domo de la Maŭra Reĝo
Lokigo de Malago en Hispanio
Situo de Domo de la Maŭra Reĝo
Map
Domo de la Maŭra Reĝo
Parto de Q97632452 vd
Retejo https://casadelreymoro.org/
vdr

Temas pri konstruaĵo el neregula plano kaj labirinta, kun pluraj ŝtuparoj pro la niveldiferencoj kaj fasado kun du turoj el malsamaj altoj kiuj adaptiĝas al la kurbo de la strato. La fronta parto de la domo rigardas la profundan ravinon okazigata de la rivero Gvadalevino je la trakuro en la urbo tra ĝardenigitaj terasoj je malsamaj niveloj. La ĝardenoj estis dezajnitaj de la arkitekto Jean-Claude Nicolas Forestier kaj estas ornamitaj per azuleĥoj, fontanoj kaj akvujoj kun nimfeoj.

En la interno konserviĝas arabdevena minejo por la akirado de akvo, kiu atingas la fundon de la ravino pere de ŝtupoj kiuj malsupreniras ĝis 60 metroj.