Domokos Berzenczey

Domokos Berzenczey [berzencei], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Berzenczey Domokos Ignác Dániel estis hungara arkitekto. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis görgényszentimrei kaj sámsondi.

Domokos Berzenczey
Domokos Berzenczey
Domokos Berzenczey
Persona informo
Naskiĝo la  5-an de majo 1879(nun 1879-05-05)
en Hungario Lesnyek (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto la 12-an de januaro 1939
en Hungario Szeged (Hungara reĝlando)
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo arkitekto
vdr

Domokos Berzenczey[1] naskiĝis la 5-an de majo 1879 en Lesnyek (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Leșnic en Rumanio), li mortis la 12-an de januaro 1939 en Szeged (Hungara reĝlando).

Biografio redakti

Domokos Berzenczey akiris arkitekturan diplomon en Reĝa Teknikuniversitato József en 1902. Post siaj studoj li laboris en oficejo de Győző Czigler, iom poste li havis fervojan laboron. En 1904 li estis nomumita ĉefinĝeniero de Zenta. En 1905 li edziĝis. lia edzino naskis 4 filinojn. Depost la 1-a mondmilito li translokiĝis al Szeged, kie li estis ĝismorte ĉefinĝeniero de la urbo.

Elektitaj planoj pri konstruaĵoj redakti

  • gimnazio de Zenta (1906-1908, premiita en Londono)
  • preĝejo Sankta Antonio en Zenta (1909-1910)

Fontoj redakti

Referencoj redakti