Vidu Don por aliaj signifoj.

Don (por viroj), doña [donja] (por virinoj), estas respektotitoloj uzataj en hispanlingvaj personaj nomoj. Mallonge, oni ankaŭ skribas D. kaj , respektive. Ili estas tradukeblaj pli-malpli kiel "sinjoro"/"sinjorino".

La titoloj devenas de la latinaj vortoj dominus/domina, kiuj signifas "sinjor(in)o", "mastr(in)o". Ili estas uzataj nepre antaŭ la persona nomo (don Lázaro). Uzi don antaŭ la familinomo ne estas la hispanlingva uzo, sed de Suda Italio (pro hispana influo). Tie tiu titolo (por virinoj: donna) estis uzata por nobeloj aŭ aliaj gravuloj (ankaŭ gravaj mafiuloj), kaj en la tuta Italio nur por presbiteroj, ankaŭ nun.

Antaŭe ili estis rezervitaj al nobeloj, sed nuntempe kiu ajn povas esti alparolata tiel. Tamen, ĝia uzo implicas formalecon. Homoj, por kiuj oni uzas ilin, speciale estas ekzemple pastroj, instruistoj.

Ĝi estas origino de la Esperantaj vortoj hispanoriginaj donĵuano kaj donkiĥoto.

Vidu ankaŭ redakti