Don (rivero)

rivero en Rusio
(Alidirektita el Don (rusia rivero))

Dono (ruse Дон; la nomo devenas de skita kaj oseta "akvo"; greka nomo Tanais - rivero en sudokcidento de la eŭropa parto de Rusio. Tuta longeco 1950 km. Navigebla por ŝipoj ekde la enfluo de la rivero Sosna, regula navigado - post la urbo Liski, 1355 km.

Don (rivero)
rivero
Bazaj informoj
Longeco 1 870 km
Fluo
Geografio
Landoj Rusio
Regionoj Tula provinco
vdr
La rivero Don en Voroneĵa provinco
Dosiero:Sculpture at the source of the Don River (Novomoskovsk).JPG
Skulptaĵo ĉe la fonto de Don en parko de Novomoskovsk

La fontoj de la plej nordaj fontoriveretoj situas je 150-200 km suden de Moskvo sur la Mezrusia ebenaĵo. Fonto de la rivero situas en la urbo Novomoskovsk (Tula provinco).

Dono enfluas en la Taganrogan golfon de Azova maro (norde de la Nigra Maro).

Ligita kun Volgo per Volgo-Dona kanalo (ekde 1952).

La plej grandaj alfluantoj:

La plej granda akvobaraĵo de la rivero estas Cimlanska akvorezervejo (2.700 km², 23,9 km³).

Urboj ĉe Don redakti

La plej granda urbo ĉe rivero Don estas Rostov-na-Donu. Aliaj urboj: Novomoskovsk, Dankov, Zadonsk, Semiluki, Novovoroneĵ, Liski, Pavlovsk, Aksaj, Azov.

Vidu ankaŭ redakti