Don Giovanni

itallingva opero de Mozarto

Don Giovanni aŭ pli precize: Il dissoluto punito ossia il Don Giovanni („La punita voluptulo aŭ Don Giovanni“) KV 527 estas Dramma giocoso en du aktoj de Wolfgang Amadeus Mozart laŭ libreto de Lorenzo Da Ponte. La opero, kiu havas prezentodaŭron de ĉirkaŭ 2 horojn kaj 45 minutojn, apartenas al la majstraĵoj de la operhistorio. En la interpretado de la temo Don Juan la Mozart-opero prezentas turnopunkton. Ĉi tiu temo, jam ofte antaŭ la opero de Mozart prezentita, fariĝis per la versio de Mozart kaj da Ponte arketipo, pri kiu okupiĝis personoj de la eŭropa kulturhistorio de E. T. A. Hoffmann ĝis Søren Kierkegaard.

Il dissoluto punito, ossia: il Don Giovanni
drama muzika verko
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo itala lingvo
Eldonado
Eldondato 1787
Ĝenro dramma giocoso • opero
vdr
La ĉampano-ario. Bildo de Max Slevogt
Wolfgang Amadeus Mozart
Lorenzo da Ponte

Orkestra ensemblo redakti

La orkestro konsistas el du flutoj, du hobojoj, du klarnetoj, du fagotoj, du kornoj, du trumpetoj, tri trombonoj (en unu recitativo kaj en la finalo de la dua akto), timbaloj, mandolino (en unu ario), arĉiloj kaj ĝeneralbaso.

En la finalo de la unua kaj dua aktoj estas antaŭvidata po unu scenejomuziko:

  • Finalo 1-a akto:
    • Orkestro 1: 2 hobojoj, 2 kornoj, arĉinstrumentoj sen violonĉelo
    • Orkestro 2: violonoj, baso
    • Orkestro 3: violonoj, baso
  • Finalo de la 2-a akto: 2 hobojoj, 2 klarnetoj, 2 fagotoj, 2 kronoj, violonĉelo

Literaturo redakti

  • Werner-Jensen, Arnold: Reclams Musikführer Wolfgang Amadeus Mozart. Reclam, Stuttgart.
  1. Instrumentalmusik. 1989, ISBN 3-15-010359-2.
  2. Vokalmusik. 1990, ISBN 3-15-010360-6.
  • Brandenburg, Daniel u.a.: Mozarts Opern. Alles von „Apollo und Hyacinth“ bis zur „Zauberflöte“ (Pipers Enzyklopädie des Musiktheaters; Bd. 4). Piper, München 2005, ISBN 3-492-04789-0.
  • Kunze, Stefan: Mozarts Opern. Reclam, Stuttgart 1996, ISBN 3-15-010416-5.
  • Schreiber, Ulrich: Leopold u.a. In: Silke Leopold u.a. (Hrsg.): Mozart-Handbuch. Bärenreiter, Kassel 2005, ISBN 3-7618-2021-6.
  • Petersen, Peter: „Nochmals zum Tanz-Quodlibet im ersten Akt-Finale des Don Giovanni“, in: Archiv für Musikwissenschaft 65 (2008), Heft 1, S. 1-30.
  • Karl-Ulrich Majer (Verlegerische Leitung): Programmbuch der Salzburger Festspiele 1995 "Wolfgang Amadeus Mozart Don Giovanni in der Prager Fassung von 1787". Festival Press Salzburg, Ritter Klagenfurt, Buchhandelsausgabe ISBN 3-85415-170-5

Sonregistraĵoj redakti

(Elekto)

Eksteraj ligiloj redakti