Don Rosa

(Alidirektita el Don ROSA)

Don ROSA (aŭ plennome Keno Don Hugo Rosa) estas la plej konata de nuntempaj komiksaj verkistoj de Donald Duck. Li naskiĝis je la 29-a de junio 1951 kaj loĝas en Louisville, Kentukio, Usono (lia naskiĝurbo).

Don Rosa
Persona informo
Naskiĝo 29-an de junio 1951 (1951-06-29) (72-jaraĝa)
en Louisville
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato de Kentukio • St. Xavier High School
Familio
Edz(in)o Ann Payne
Okupo
Okupo bildliteraturistoverkistoscenaristoilustristo
vdr

La plej konata verko de Rosa estas The Life and Times of $crooge McDuck (La Vivo kaj Tempoj de $kruĝo MakAnaso), kiu estas rakonto pri la vivo de Scrooge McDuck.

Oni povas trovi dediĉon al Carl Barks en preskaŭ ĉiu verko de Rosa. La dediĉo (D.U.C.K., Dedicated to Unca Carl from Keno - Dediĉita al onklo Carl el Keno) estas ofte kaŝita en la unua panelo aŭ la unua paĝo de la rakonto.

Krom la Donald Duck -verkoj Rosa verkis siajn proprajn komiksojn - nomataj Pertwillaby Papers kaj Captain Kentucky - en la 1970- kaj 1980- jardekoj.