Manzanal de los Infantes

(Alidirektita el Donadillo)

Manzanal de los Infantes estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko La Carballeda, en la nordokcidento de la provinco, angule kun nordorienta Portugalio. Manzanal de los Infantes estas etimologie tradukebla al Pomarbaro de la Infantoj, nome aludo al fruktodona arbo, kiu nomas ankaŭ la samzonan Manzanal de Arriba.

Manzanal de los Infantes
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 49317
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 136  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 3′ N, 6° 23′ U (mapo)42.054973-6.3828094Koordinatoj: 42° 3′ N, 6° 23′ U (mapo) [+]
Alto 912 m [+]
Areo 64,54 km² (6 454 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Manzanal de los Infantes (Provinco Zamoro)
Manzanal de los Infantes (Provinco Zamoro)
DEC
Manzanal de los Infantes
Manzanal de los Infantes
Situo de Manzanal de los Infantes
Manzanal de los Infantes (Hispanio)
Manzanal de los Infantes (Hispanio)
DEC
Manzanal de los Infantes
Manzanal de los Infantes
Situo de Manzanal de los Infantes

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Manzanal de los Infantes [+]
vdr

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Donadillo, Dornillas, Lanseros, Manzanal de los Infantes, Otero de Centenos, Sejas de Sanabria, okupas totalan areon de 64,54 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 125 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 600 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 96 km de Zamoro, provinca ĉefurbo.

Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis: ĉasado, somera feriloko, popola arkitekturo, fungokolektado, piedirado, naturaj lokoj ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti