Donald A. Wollheim

Donald A. Wollheim, usona sciencfikciisto, naskiĝis en Novjorko la 1-an de oktobro 1914 kaj mortis la 2-an de novembro 1990 samurbe. Li estis unu el la plej gravaj redaktistoj de sciencfikcio kaj fantasto en la historio de tiuj ĝenroj, laŭ Robert Silverberg. Lia unua novelo, The Man from Ariel, eldoniĝis en la gazeto Wonder Stories en 1934. Dum la 1950aj kaj 1960aj jaroj li verkis romanojn kaj propranome kaj sub pseŭdonimoj (David Grinnell, Arthur Cooke, Millard Verne Gordon, Martin Pearson, Braxton Wells, Graham Conway, kaj Lawrence Woods). En 1943 Wollheim redaktis la unuan antologion sciencfikcian, The Pocket Book of Science Fiction.

Donald A. Wollheim
Persona informo
Naskiĝo 1-an de oktobro 1914 (1914-10-01)
en Novjorko
Morto 2-an de novembro 1990 (1990-11-02) (76-jaraĝa)
en Novjorko
Lingvoj angla vd
Loĝloko Novjorko vd
Ŝtataneco Usono vd
Familio
Infanoj Betsy Wollheim vd
Profesio
Alia nomo David Grinnell vd
Okupo romanisto • verkisto • sciencfikcia verkisto • fanzine editor vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Fontoj redakti

Bazita sur la hungara Vikipedio.