Malfermi la ĉefan menuon

Profesia vivoRedakti

Broadribb studis filozofion, teologion, lingvistikon kaj psikologion, fariĝis bakalaŭro de la Universitato de Rochester, Novjorkio, Usono en 1954, magistro de la Universitato de Ilinojso, Usono, en 1956, magistro pri teologio, d-ro (doktoro pri filozofio) de la Universitato de Melburno, Aŭstralio en 1974. Li estas diplomito de C.G. Jung-Instituto en Zuriko, Svislando kaj emerita psikoanalizisto.

Redaktoro kaj recenzistoRedakti

Broadribb redaktis la gazetojn Kristana Bulteno (1956-1960), Nord-Amerika Esperanto-Revuo (1959-1962), Biblia Revuo (1964-1972), kiun li mem fondis, La Nigra Cigno (1980-1988), kaj Esperanto sub la Suda Kruco (1989-2008), aŭstralia Esperanto-gazeto, kiu estas publikata de la Aŭstralia Esperanto-Asocio. Ekde 2008 li redaktis kaj eldonis la retrevuon Mirmekobo, kiun li fondis. Li estis konstanta kunlaboranto de la magazino "Monato", por kiu li verkis multajn recenzojn.

Terminologo kaj vortaristoRedakti

Li ankaŭ aktivis kiel vortaristo kaj terminologo kaj verkis "Suplementon al la Esperanto-Angla Vortaro de Millidge" (Novjorko, 1957) kaj "Terminaron por bibliaj studoj" (kun George Rust, Ravenna 1973). La Ilustrita Vortaro de Esperanto de Azorín de 1955 listigas lin kiel "kontrolinto" (tie ankaŭ junaĝa foto).

TradukistoRedakti

Broadribb i.a. tradukis el la angla, greka kaj hebrea: La respubliko (OSIEK-premio en 1995) kaj Kratilo de Platono, Eposoj el antikva Ugarito, Alico en Mirlando kaj Trans la spegulo de Lewis Carroll, La mirinda sorĉisto de Oz kaj 13 aliaj eroj de la Oz-serio. Amase artikolis kaj tradukis, interalie plurajn manuskriptojn el Qumran (La Mortmaraj rulaĵoj). Pri siaj spertoj pri tradukado el la hebrea li raportas en la studo "La tradukado de hebrea poezio" (en Festlibro Albault 2000, vd. poste).

Liaj tradukoj estas rete atingeblaj en eLibrejo kaj parte en www.esperanto.gr.

TradukojRedakti

BibliografioRedakti

  • 2000: Biogramo en Haupenthal, Reinhard; Haupenthal, Irmi. De A al B. Festlibro por la 75a naskiĝtago de D-ro André Albault 1923 - 14 majo - 1998. Schliengen: Ed. Iltis, p. 275.
  • 1995: Broadribb, Donald. Broadribb pri Broadribb. En: La Gazeto 1995, n-ro 6, p. 16-29

Eksteraj ligilojRedakti