Rosinos de la Requejada

(Alidirektita el Doney de la Requejada)

Rosinos de la Requejada [roSInos delarekeĤAda] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Sanabria, en la plej nordokcidento de la provinco, norde de plej nordorienta Portugalio. Rosinos de la Requejada estas areo de birdoprotektado ZEPA kaj popola arkitekturo.

Rosinos de la Requejada
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 49322
Demografio
Loĝantaro 316  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 5′ N, 6° 32′ U (mapo)42.0891869-6.5343079Koordinatoj: 42° 5′ N, 6° 32′ U (mapo) [+]
Alto 1 027 m [+]
Areo 154,78 km² (15 478 ha) [+]
Rosinos de la Requejada (Provinco Zamoro)
Rosinos de la Requejada (Provinco Zamoro)
DEC
Rosinos de la Requejada
Rosinos de la Requejada
Situo de Rosinos de la Requejada
Rosinos de la Requejada (Hispanio)
Rosinos de la Requejada (Hispanio)
DEC
Rosinos de la Requejada
Rosinos de la Requejada
Situo de Rosinos de la Requejada

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Rosinos de la Requejada [+]
vdr

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Anta de Rioconejos, Carbajalinos, Doney de la Requejada, Escuredo, Gusandanos, Monterrubio, Rionegrito, Rosinos de la Requejada, Santiago de la Requejada kaj Villarejo de la Sierra, okupas totalan areon de 154,78 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 342 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 300 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 117 km de Zamoro, provinca ĉefurbo. Ĝi limas kun la provinco Leono, Palacios de Sanabria, Asturianos, Espadañedo, San Justo kaj Robleda-Cervantes.

Estas kelkaj fortikitaj loĝlokoj de la prahistorio kiel arkeologiaj vizitindaĵoj. Estas iom da agrikulturo, konstruado kaj servoj. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis: ĉasado, specifaj faŭno kaj flaŭro, somera feriloko, popola arkitekturo, fungokolektado, piedirado, naturaj lokoj ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti