Malfermi la ĉefan menuon

Dora Annie Dickens

Dora Annie DICKENS (16a de aŭgusto 1850 – 14a de aprilo 1851) estis la filino de la angla romanisto Charles Dickens kaj de lia edzino Catherine. Ŝi estis la naŭa el dek gefiloj, kaj la plej juna el iliaj tri filinoj.[1][2]

Dora Annie Dickens
Persona informo
Naskiĝo 16-an de aŭgusto 1850 (1850-08-16)
Morto 14-an de aprilo 1851 (1851-04-14) (0-jara)
Tombo Tombejo Highgate
Familio
Patro Charles Dickens
Patrino Catherine Dickens
Frat(in)oj Mary DickensKate PeruginiWalter Landor DickensFrancis DickensEdward DickensAlfred D'Orsay Tennyson DickensSydney Smith Haldimand DickensHenry Fielding DickensCharles Dickens, la filo
Information icon.svg
vdr

Naskiĝinta en 1 Devonshire Terrace, Dora Dickens estis nomita laŭ la rolulo Dora Spenlow, nome infan-fianĉino de David Copperfield en la romano de Dickens de 1850 nome David Copperfield.[3] Laŭ la plej aĝa filino de Dickens nome Mary, la tagon de la neatendita subita morto de Dora la 14an de aprilo 1851, ŝia patro estis pasiginta multan tempon "ludante kun la gefiloj kaj portante la etan Dora tra la domo kaj la ĝardeno" de sia hejmo en Devonshire Terrace.[4][5] Dickens poste iris al la London Tavern por ĉiujara vespermanĝo en kiu li devis diskursi. Tuj antaŭ la prelego de Dickens lia amiko John Forster estis alvokitael la ĉambro fare de unu el la servistoj de Dickens, kiu venis kun la trista novaĵo ke Dora subite mortis post suferi konvulsiojn. Forster decidis teni la novaĵon el Dickens ĝis post li faris sian kontribuon al la kunveno. Poste kun helpo de Mark Lemon, Forster diris al Dickens la tristan novaĵon, kiu por longa tempo tuŝis lian koron.

NotojRedakti

  1. retejo de Dickens Family Tree Alirita la 19an de septembro 2019.
  2. Birth and Death of Dora Annie Dickens in 'The Letters of Charles Dickens' Publikigita de Oxford University Press (1988) ISBN 0-19-812617-4 Alirita la 19an de septembro 2019.
  3. Peter Ackroyd 'Dickens' Publikigita de Sinclair-Stevenson (1990) p. 605
  4. Mary Dickens, Cornhill Magazine Januaro 1885
  5. Ackroyd, p. 627