Dora de Houghton CARRINGTON, konata kiel Carrington (29-a de marto 1893 – 11-a de marto 1932) estis angla pentristino kaj dekoristino, memorita parte pro sia asocio kun membroj de la Grupo de Bloomsbury, speciale kun la verkisto Lytton Strachey.

Dora Carrington
Persona informo
Aliaj nomoj Carrington, Dora de Houghton‏
Naskiĝo 29-an de marto 1893 (1893-03-29)
en Hereford
Morto 11-an de marto 1932 (1932-03-11) (38-jaraĝa)
en Newbury
Mortokialo pafvundo
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater Slade School of Fine Art • Bedford High School for Girls • Universitato-Kolegio de Londono
Familio
Patro Samuel Carrington
Patrino Charlotte Houghton
Frat(in)o Noel Carrington
Edz(in)o Ralph Partridge
Amkunulo Lytton Strachey
Okupo
Okupo pentristo • decorative artist • fotistoartisto
vdr

Biografio redakti

 
Mountain Ranges from Yegen, Andalusia, 1924, de Dora Carrington.

Dum sia vivo, ŝi ne famis kiel pentristino, ĉar ŝi rare subskribis siajn verkojn kaj apenaŭ ekspoziciis publike, kvankam ŝi ja laboris dum ioma tempo en la Ateliero Omega.

 
Portreto fare de Carrington de Lytton Strachey, 1916.

Ŝi mem ne estis membro de la Grupo de Bloomsbury, kvankam oni asocias ĝin nerekte kun tiu, ĝenerale pro sia bohemieca vivostilo kaj sia rilato kun Lytton Strachey.

Carrington kaj la pentristo Mark Gertler havis amrilaton, kaj poste ŝi rilatis kun la verkisto Gerald Brenan. Ŝi edziniĝis al Ralph Partridge, sed vivis la plej parton de sia vivo kun Strachey. Carrington memmortigis sin pafe en marto 1932, post forta deprimkrizo en kiu influis multaj tialoj (inter kiuj la ĵusa forpaso de ŝia kunulo Lytton Strachey). La vivo de Carrington kaj Strachey estis adaptita al kino en 1995 per la filmo Carrington, kun Emma Thompson en la ĉefrolo.

Dora Carrington estis lerta portretisto kaj pejzaĝisto, kaj laboris ankaŭ en aplikitaj kaj dekoraj artoj, por kio ŝi pentris sur ajna surfaco disponebla, kiel afiŝoj, tegoloj, mebloj. Ŝi ankaŭ dekoris vazarojn. Carrington desegnis la bibliotekoj de la hejmo Ham, Wiltshire, kie ŝi loĝis kun Strachey kaj Partridge.

Bibliografio redakti

  • Gerzina, Gretchen Holbrook (1989). Carrington: A Life. New York, W.W. Norton & Co..
  • Gerald Brenan, Diarios sobre Dora Carrington y otros escritos (1925-1932), Confluencias, 2012.

Fontoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti