Dorf Mecklenburg

komunumo de Meklenburgo-Antaŭpomerio, Germanio

Dorf Mecklenburg [doaf ME:Klnbuak] estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Nordokcidenta Meklenburgo de la federacia lando Meklenburgo-Antaŭpomerio, kaj estas la administra centro de la komunumaro Amt Dorf Mecklenburg-Bad Kleinen. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 3162 loĝantojn. Krom la ĉefa loĝloko Dorf Mecklenburg, la komunumo ankoraŭ konsistas el la loĝlokoj Karow, Kletzin, Moidentin, Olgashof, Petersdorf, Rambow, Rosenthal, Rothentor kaj Steffin.

Dorf Mecklenburg
Blazono
Dorf Mecklenburg (Germanio)
Dorf Mecklenburg (Germanio)
DEC

Map

neurba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Meklenburgo-Antaŭpomerio
Distrikto Distrikto Nordokcidenta Meklenburgo
Komunumaro Amt Dorf Mecklenburg-Bad Kleinen
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 03841
Poŝtkodo 23972, 23966
Aŭtomobila kodo NWM
Oficiala Municipokodo 13074019
Politiko
Komunumestro Peter Sawiaczinski
Adreso de la administrejo Am Wehberg 17
23972 Dorf Mecklenburg
Demografio
Loĝantaro 3162 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 53° 51′ N, 11° 28′ O (mapo)53.842711.4633Koordinatoj: 53° 51′ N, 11° 28′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 40 m
Areo 29,97 km²
Oficiala retejo http://www.dorf-mecklenburg.de/
vdr

Geografio redakti

 
Preĝejo de Dorf Mecklenburg

La komunumo Dorf Mecklenburg situas inter la hansa urbo Wismar kaj la Lago de Schwerin, unu el la plej grandaj germanaj lagoj. Tra la monteta tereno de la komunumo pasas ankaŭ la akvodislimo inter la Norda Maro kaj la Balta Maro. Okcidente de la komunumo preterfluas la kanalo Wallensteingraben, kiu elfluante el la Lago de Schwerin ligas ĉi-lastan kun la Balta maro. Ĝi estis konstruita inter 1577 ĝis 1582 dum la regado de duko Johann Albrecht.

 
loka ventomuelejo

Historio redakti

La historio de Dorf Mecklenburg estas forte ligita kun la historio de la kastelo Mecklenburg, kiu situas sur la teritorio de la komunumo kaj donis la nomon kaj al la tuta regiono kaj la federacia lando Meklenburgo-Antaŭpomerio. Ĝi estis la unuan fojon skribe menciita en dokumento de la imperiestro Oto la 3-a de la 10-a de septembro 995. Meze de la 13-a jarcento ĝi detruiĝis, en 1277 rekonstruiĝis, sed en 1322 duan fojon kaj definitive detruiĝis.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti