Dorothy Crowfoot Hodgkin
Dorothy Mary Crowfoot HODGKIN (Kairo, Brita Imperio, la 12-an de majo 1910 - Shiptons-on-Stour, Unuiĝinta Reĝlando, la 29-an de julio 1994) estis brita kemiistino kiu disvolvis kristalografion de proteinoj, por kiu ŝi gajnis la Nobel-premion pri Kemio en 1964.
Dorothy Crowfoot Hodgkin | |||||
---|---|---|---|---|---|
Nobel-premiito ![]() | |||||
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Dorothy Crowfoot Hodgkin | |||||
Naskiĝo | 12-an de majo 1910 en Kairo, ![]() | ||||
Morto | 29-an de julio 1994 (84-jara) en Ilmington | ||||
Mortis pro | cerba sangado [#] | ||||
Lingvoj | angla [#] | ||||
Loĝloko | Oksfordo [#] | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando • Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando [#] | ||||
Alma mater | Somerville College • Kolegio Newnham • Sir John Leman High School [#] | ||||
Memorigilo ![]() | |||||
Familio | |||||
Patro | John Winter Crowfoot [#] | ||||
Patrino | Grace Mary Crowfoot [#] | ||||
Gefratoj | Elizabeth Grace Crowfoot • Joan Crowfoot Payne • Diana Crowfoot [#] | ||||
Edz(in)o | Thomas Lionel Hodgkin [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | biologo • kemiisto • fizikisto • biokemiisto • kristalografo • biofizikisto [#] | ||||
Laborkampo | iksradia kristalografio • biokemio • kemio • kristalografio [#] | ||||
Aktiva en | Oksfordo • Kembriĝo [#] | ||||
Doktoreca konsilisto | John Desmond Bernal [#] | ||||
| |||||
| |||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ŝi proponis progresojn en la arto de X-radioj, metodo uzita por identigi tri dimensiajn strukturojn de kristaloj. Inter ŝiaj plej gravaj eltrovoj estas la strukturo de penicilino kiel proponis Edward Abraham kaj Ernst Boris Chain kaj la strukturo de vitamino B12. Pro tio lasta ŝi iĝis la tria virino kiu gajnis la Nobel-premion de kemio.
En 1969, post 35 jaroj de laboro, Hodgkin povis deĉifri la strukturon de insulino. X-radioj iĝis vaste uzita ilo kaj estis kritika por poste determini la strukturojn de multaj biologiaj molekuloj kies studo de strukturoj necesas por kompreni iliajn funkciojn. Hodgkin estas konsiderita pioniro en la kampo de studo de bio-molekuloj uzante teknikojn de X-radioj.