Dosiero-Diskuto:Eŭropo.png

Ĝisdatigo redakti

Oni devas ĝisdatigi tiun ĉi bonan mapon rilate al la disiĝo de Serbio kaj Montenegro. --Aliamondano 23:58, 9. Nov 2007 (UTC)

Mi faris, kvankam mi ne trovis la ekzakte saman literaron, nur ege similan. La origina kreinto de la mapo, Markuno, ŝajne jam de longa tempo ne plu kontribuis... Aidas 21:32, 13. Nov 2007 (UTC)

Mi ne povintus fari pli bone, ĉar ankaŭ mi ne havas la ekzaktan literaron: por miaj antaŭaj korektoj pri la vortoj "Belarusio">"Belorusio" * kaj "Ukrajno">"Ukrainio", la komencaj vortumoj de "Markuno", mi simple ŝovis literojn ene de la mapo, samkiel ŝajne "Aidas" hieraŭ faris pri la vorto "Luksemburgo" (urbo)>"Luksemburgio" (lando) [kvankam pri la demando Luksemburgo/Luksemburgio regas du opinioj: vidu la paĝon diskuto:Luksemburgo (lando). Tamen ne eblus kunigi la vorton "Montenegro" el unuopaj literoj el la mapo, ĉar mankas taŭgaj literoj, en bona grandeco kaj neturnitaj... Markuno ŝajne vere jam de longe ne plu aktivas... ThomasPusch 06:15, 14. Nov 2007 (UTC)

* Persone mi (laŭ pledoj de lokuloj) intertempe preferas la vorton "Belarusio" , sed la opinio de la plimulto ŝajne (ankoraŭ) estas por "Belorusio", kaj la mapo sekvu la opinion de la plimulto.

Caucasus? redakti

Caucasus countries? --81.100.242.0 19:43, 5 Aŭg. 2013 (UTC)

Reiri al la dosiero "Eŭropo.png".