Doutor Esperanto

biografio de Zamenhof far Walter Francini

Doutor Esperanto (O romance de Lázaro Luís Zamenhof, criador da Língua Internacional) (portugale, "Doktoro Esperanto (La romano de Lazaro Ludoviko Zamenhof, kreinto de la Lingvo Internacia)") estas eta biografio pri L. L. Zamenhof, farita de la brazila verkisto Walter Francini en la portugala lingvo, aperinta en 1973. Laŭ teksto en la kvara kovrilpaĝo de la 4-a eldono de FEB, aperinta en 2000, ĝi estas biografio pri la "misiulo de la Bono, Lázaro Luís Zamenhof" (kiel en la portugala oni skribas lian nomon).

Doutor Esperanto
Doutor Esperanto
Doutor Esperanto
Aŭtoro Walter Francini
Eldonjaro 1973
Urbo Rio-de-Ĵanejro
Eldoninto FEB
Paĝoj 140
vdr

Walter Francini verkis tiun biografion per simpla stilo, kiel eseon sub romaneca formo, celante gvidi la legantojn en la ekzemplojn de la "fruktoplena vivo" de Zamenhof, "oferita al la afero de la universala frateco".

Doutor Esperanto sukcese montras la grandan valoron de la neŭtrala idiomo kaj la neceson koni kaj disvastigi ĝin. Kiel publikigite en la Oficiala Taglibro (Diário Oficial) de la brazila subŝtato San-Paŭlo en la 14-a de septembro 1973, per la Proceso 0412-73 tiu verko estis rekomendita de la Teknika Komisiono pri Libroj kaj Didaktikaĵoj de la Sekretariejo por Edukado de la Subŝtato San-Paŭlo por uzo kaj diskonigo en lernejoj bazaj kaj mezaj.

Libropriskribo redakti

Priskribo de la 4-a eldono de FEB redakti

Titolo Doutor Esperanto (O romance de Lázaro Luís Zamenhof, criador da Língua Internacional)
Aŭtoro Walter Francini
Dato januaro 2000 (4-a eldono; 1-a eldono en 1973)
Eldonejo FEB
Loko Rio-de-Ĵanejro
Kategorio Biografio pri L. L. Zamenhof
Idiomo Portugala
Formato 13 x 18 cm
Paĝoj 140
Pezo ?
Materialo ? (kovrilo), ? (interno)
Impreso kovriloj: kolorigita, ilustrita (unua kaj kvara kovriloj montras portreton de L. L. Zamenhof, desegnita de Cecconi); interno: nigra-blanka, neilustrita
Bindo broŝuro
ISBN 85-7328-220-7
Notoj La 4-a eldono prezentas tekston sur la kvara kovrilo kaj ne havas kovrilklapojn. Presadon kaj bindigon faris presejo de FEB. Estas kopirajto de 1983 ĉe FEB. Tiu eldono reprezentas de la 10-a al la 12-a miloj da ekzempleroj.

Librenhavo redakti

La plej freŝa eldono de Doutor Esperanto, la 4-a eldono de FEB, lanĉita en 2000, ne portas kovrilklapojn kaj havas etan prezento-tekston en la kvara kovrilpaĝo. En la dua kovrilpaĝo (interne) aperas laŭdanta tekstero elprenita el ĵurnalista kritiko farita de la brazila verkisto Mário Graciotti por la ĵurnalo Diário Paulista ("San-Paŭla Taggazeto") en la 29-a de marto 1973. Ankaŭ de tiu verkisto aperas kiel antaŭparolo kompleta letero sendita al la aŭtoro de la biografio en la 27-a de aprilo 1973, kiu rakontas la impreson de Graciotti pri la verketo de Francini. Sekvas do la biografio mem, partigita en 36 ĉapitroj:

Ĉapitro Originala titolo en Esperanton
I Na escola da vida En la lernejo vivo
II A vida ensina La vivo instruas
III Sonho gorado Sonĝo difektita
IV O sonho renasce La sonĝo renaskiĝas
V Festejando um nascimento Festo por naskigo
VI Rigor paterno Patra rigoro
VII Alegria e tristeza Ĝojo kaj malĝojo
VIII Trabalho de reconstrução Laboro por rekonstruado
IX Reclusão voluntária Libervola apartiĝo
X "Idealista incorrigível" "Idealisto nekorektebla"
XI Acertando a carreora Sukceso en la kariero
XII Casamento à vista? Ĉu venonta geedziĝo?
XIII A companheira La koramikino
XIV Ajuda inesperada Neatendata helpo
XV Lançamento da Língua Internacional Lanĉo de la Internacia Lingvo
XVI Atividade editorial Eldona agado
XVII Dificuldades materiais Mona malfacilaĵo
XVIII "Impossibilidade absoluta" "Plena malebleco"
XIX Reformistas são derrotados Reformistoj estas venkitaj
XX Adesão extraordinária Eksterordinara aliĝado
XXI No limiar do século En la limo de la jarcento
XXII Em Boulogne, uma nova humanidade En Bulonjo, nova homaro
XXIII Prece universalista Universalisma preĝo
XXIV Intocabilidade do Esperanto Netuŝebleco de Esperanto
XXV Princípios éticos Etikaj principoj
XXVI Contra os ultranacionalistas Kontraŭ la ekstremnaciistoj
XXVII O caso da "delegação" La kazo de la "delegitaro"
XXVIII Na Alemanha En Germanujo
XXIX Na Espanha En Hispanujo
XXX Nos Estados Unidos En Usono
XXXI Para o "Congresso das Raças" Por la "Rasa Kongreso"
XXXII Despedindo-se da liderança Adiaŭo al la ĉefeco
XXXIII Frustração Frustracio
XXXIV Em luta com a doença Batalo kontraŭ la malsano
XXXV Em favor da humanidade Favore al la homaro
XXXVI A partida La forpaso

La verko ankaŭ havas postparolon kaj kromtekstojn eksplikantajn interesaĵojn pri Esperanto, kiuj enestas en la verko ekde la unua eldono:

  • O nome do criador do Esperanto ("La nomo de la kreinto de Esperanto"), kiu eksplikas pri la tuta nomo de Lazaro Ludoviko Zamenhof;
  • Regras do Esperanto ("Regularo de Esperanto"), kiu prezentas la bazajn 16 reguloj de la Internacia Lingvo;
  • Textos originais da resolução da UNESCO sobre o Esperanto ("Originaloj de la rezolucio de UNESKO pri Esperanto"), kiu montras la tekstojn en la hispana, en la angla kaj en la franca, krom traduko en la portugalan, de la rezolucio de UNESKO, en la 10-a de decembro 1954, favore al Esperanto;
  • "Relações consutivas" ("'Konsultcela rilato'"), kiu prezentas la rilato inter UNESKO kaj UEA, celanta konsultado pri Esperanto;
  • A UNESCO oficializa o centenário de Zamenhof ("UNESKO oficialigas centjaro de Zamenhof"), kiu parolas pri tiu oficialigo;
  • Congressos Universais de Esperanto ("Universalaj Kongresoj de Esperanto"), kiu prezentas liston de ĉiuj UK-oj okazintaj ĝis 1973 kaj statistikaĵojn pri ili.

La 4-a eldono prezentas krom tiuj aliajn aldonojn, en kiu montras pliajn informojn pri la sekvintaj UK-oj (ĝis 1999) kaj ties respondan statistikaĵon, kaj ankaŭ unu etan erarliston kaj informon pri la aŭtoro. Ankaŭ enestas listo kun ĉiuj konsultitaj verkoj por la verkado de tiu biografio kaj propagando pri aliaj Esperanto-libroj de FEB. Fine la tria kovrilpaĝon de la 4-a eldono havas priopinion de Nelson Silveira, tiama prezidanto de la San-Paŭla Esperanto-Asocio (Associação Paulista de Esperanto), krom kelkaj frazoj de famaj homoj kaj institucioj favore al Esperanto.

Eksteraj ligiloj redakti