Downey

urbo en Kalifornio, Usono
(Alidirektita el Downey (Kalifornio))

Downey estas grandurbo en Usono. Ĝi situas en la subŝtato Kalifornio kaj en la kantono Los-Anĝeleso. Laŭ la stato de la censo 2020 en la urbo vivis 114 355 loĝantoj sur areo de 32,55 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 3 513 loĝantoj/km².

Downey
urbo de Kalifornio • urbego • ĉarta urbo en Kalifornio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Ŝtato  Usono
Subŝtato  Kalifornio
Kantono kantono Los-Anĝeleso
Poŝtkodo 90239–90242 • 90239 • 90242
Telefonkodo 562
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 114 355  (2020) [+]
Loĝdenso 3 513 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 33° 56′ N, 118° 8′ U (mapo)33.938055555556-118.13083333333Koordinatoj: 33° 56′ N, 118° 8′ U (mapo) [+]
Alto 36 m [+]
Areo 32,55 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono pacifika tempo: UTC-8 /
somera tempo UTC-7
Downey (Kalifornio)
Downey (Kalifornio)
DEC
Downey
Downey
Lokigo de Kalifornio en Usono
Situo de Downey

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Downey, California [+]
vdr

Geografio redakti

 
Interna urboparto de Downey

Downey situas sur ebenaĵo en la sudokcidenta landparto de Usono, en la sudokcidenta parto de la subŝtato, en granda kunurbaro, en kiu oni tute ne rimarkas, ke trafikante oni pasas de unu urbo al alia. Downey havas komunan limon kun Bellflower, Norwalk, Paramount, South Gate, Bell Gardens, Commerce, Pico Rivera kaj Santa Fe Springs. Ĝis la urbocentro de Los-Anĝeleso estas 27 kilometroj, ĝis Norwalk (Kalifornio) estas 6.

Historio redakti

En tiu areo komence indianoj vivis. En 1771 la hispanoj fondis mision, baldaŭe hispanaj setlantoj disvolvis agrokulturon kaj dividis la areon en multajn kampojn. En 1848 finiĝis la hispana-meksika dominado. La nomo Downey venis de guberniestro de Kalifornio, John Gately Downey. La alvenintoj komencis kultivi oranĝojn. La fervojo alvenis en 1873 kaj tiu dato povas esti fondo de Downey, kiu urbiĝis en 1956. Antaŭurbaj hejmoj kaj fabrikoj anstataŭis la bienojn post la 2-a mondmilito. La plej fama produktejo okupiĝis pri flugmaŝina tekniko, el kio naskiĝis la spacoprogramo projekto Apollo. Depost la malvarma milito la industrio tre retiriĝis.

Trafiko redakti

Downey estas komforte atingebla laŭ 4 aŭtovojoj. En la urbego aŭtobusoj transportas pasaĝerojn.

Klimato redakti

Downey situas en mediteranea klimatozono. En januaro la averaĝa temperaturo estas 15 °C, en julio estas 24 °C. Ĉiujare falas 375 mm de precipitaĵo.

Vidindaĵoj redakti

Ĝemelurboj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti