Drăgășani

urbo en nuna Rumanio

Drăgășani [drǝgǝŝanj] estas urbo kaj municipo en la rumana distrikto Vâlcea. Laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 15 617 loĝantoj sur areo de 44,57 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 350 loĝantoj/km². Ĝi estas la dua plej granda urbo de la distrikto.

Drăgășani
Urbo
municipo de Rumanio
Lando  Rumanio
Distrikto distrikto Vâlcea
Situo 44° 40′ N, 24° 16′ O (mapo)44.66111111111124.260555555556Koordinatoj: 44° 40′ N, 24° 16′ O (mapo)
Drăgășani (Rumanio)
Drăgășani (Rumanio)
DMS

situo de Drăgășani en la distrikto Vâlcea

Poŝtkodo 245700
Loĝantaro 15 617 (2021)
Kodo laŭ SIRUTA 167981
vdr

La urbo administras ankaŭ jenajn vilaĝojn: Capu Dealului, Valea Caselor, Zărneni kaj Zlătărei.

Situo redakti

La urbo situas sur la dekstra bordo de la rivero Olt, 53 kilometrojn sude de la distrikta ĉefurbo Râmnicu Vâlcea. Tie kruciĝas la naciaj vojoj DN64 (nord-suda, Râmnicu Vâlcea – Caracal) kaj DN67B (orient-okcidenta). La urbo havas ankaŭ stacion ĉe la fervoja linio Podu OltPiatra-Olt.

Eksteraj ligiloj redakti