Drachenfels (Bad Dürkheim)

La Drachenfels estas monto en la meza Palatinata Arbaro (Rejnlando-Palatinato) sur la arbara teritorio de la distrikturbo Bad Dürkheim. Kun la alteco de 570,8 m ĝi estas la plej alta monto de la Palatinata Arbaro norde de la linio Hochspeyerbach/Speyerbach. La arealo de la Drachenfels estas naturprotektejo.

Drachenfels
monto
Alteco 570,8 m
Situo Rejnlando-Palatinato, Germanujo
Montaro Palatinata Arbaro
Geografia situo 49° 26′ N, 8° 3′ O (mapo)49.4258.0530555555555Koordinatoj: 49° 26′ N, 8° 3′ O (mapo) f4
Drachenfels (Rejnland-Palatinato)
Drachenfels (Rejnland-Palatinato)
DEC
Drachenfels
Drachenfels
Situo de Drachenfels
Map
Drachenfels
vdr

Geografio redakti

Geografia situo redakti

La monto situas en la okcidentaa parto de triangulo kun ĉ. 14 km flanklongeco, kiu estas formata de la valo de la rivereto Isenachen la nordo, la germana vinstrato en la oriento kaj la valoj de la riveretoj Hochspeyerbach kaj Speyerbach en la sudoriento.

Ĉirkaŭo redakti

Jenaj vidindaĵoj troveblas proksime de la mono: Siegfriedsbrunnen, la mastrumita forstdomo kastelo Kehrdichannichts (restoracio), la ruinoj de la ĉasdomoj kastelo Murrmirnichtviel kaj kastelo Schaudichnichtum, la en la jaro 1280 unuafoje menciita Lambertskreuz – la plej malnova kamparkruco en Palatinato –, la mastrumita Lambertskreuz-kabano, la arbara gastejo Saupferch kaj la Kurpfalz-Park.

Priskribo redakti

La ĉ. 13 hektaro granda pinta ebenaĵo el sabloŝtono, havas sian plej altan pnkton nordoriente. Ekde 1972 ĝi staras sum naturproteko.

La nomo „Drachenfels“ tradukiĝis esperanten al „draka roko“. Laŭ la onidiroj la monto havas rilaton al la drako el la Nibelunga sagao – same la proksima „Siegfriedsbrunnen“ (puto de Siegfried). Malsupre en la sudokcidento troviĝas du kavoj, la malgranda nomiĝas „draka kamero „(Drachenkammer)“, la pli grand draka kaverno „Drachenhöhle“. En la okcidenta parto de la altebenaĵo troviĝas restojn de fortikaĵo el romia epoko; la iama ringremparo estas nur malbone videbla sub la kreskaĵoj. De la t. n. „Westfelsen“ (oksidenta roko) en la nordokcidento videblas norden la monton Donnersberg, nordokcidenten la pintojn de la mezmontaro Hunsrück kaj okcidenten la urbo Kaiserslautern.

 
migropado sur Drachenfels (2005)

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti