Drackendorf estas ekde la 1.4.1994 kvartalo de Jena, Germanio. Ĝi situas ĉe la sudorienta urborando en flanka valo de Saale trafluite de Hungerbach veninta el Langer Grund. Pro la etendiĝo de Neulobeda kun sia kliniko universitata Drackendorf tuj najbaras. Sude de ĝi troviĝas la landa aŭtoŝoseo B 4. En la medio invitas multaj migradpadoj je migrado.

Vido disde Lobdeburg-burgo je Drackendorf
Drackendorf en 2014

Historio redakti

 
Kirko Resurekto

La setlejo je la piedo de Lobdeburg-kastelo menciitis unuafoje en la 29.9.1280 sub la nomo Drachindorf.[1] Postaj nomoj estis Drachindorf, Trachinsdorf, Drakendorff, Trackendorff. Etimologie patronis la draka fabelbesto. En 1278 nomitis la Oberer Hof ĉe la maldekstra flanko de Hungerbach-rojo nobela bieno. Posedanto estis certa Jhan von Trackendorf. La kavaliro Burghold akiris en 1280 la kavalirbienon Niederhof/Unterer Hof maldekstre de Hungerbach feŭdaĵo de la sinjoroj de Lobdeburg-Leuchtenburg. Inter 1653–1656 alikonstruitis la Resurekto-kirko sur fundamento de malfrugotikaĵo. Post la Griesheim-dinastiregado (1716-1746) akiris Carl Siegmund von Ziegesar (1696–1754) danke al edziĝo al Christiane Sophia von Griesheim la kavalirbienon en la jaro 1746-a.[2] La filo August Friedrich Carl von Ziegesar (1746–1813) estis kanceliero en la Duklando Saksio-Gotao-Altenburg, poste ĝismorte ĝenerala administristo en Vajmaro. Anton von Ziegesar (1783–1843) estis ekde 1825 prezidanto de la apelacia tribunalo de Jena kaj ekde 1829 kuratoro de la Universitato de Jena. La kastelo iĝis en la 18-a kaj la 19-a jarcentoj renkontiĝloko de multaj humanistoj kaj klasikuloj, ekz. de Johann Wolfgang von Goethe, Schopenhauer, Herder, Wieland, Caspar David Friedrich kaj Frommann. Inter 1836 kaj 1853 posedantis Ferdinand Heinrich Wilhelm von Helldorff antaŭ sia edzino Clara; posteulis inter 1876 kaj 1907 Georg Heinrich von Helldorff antaŭ sia edzino Anna. La familion von Helldorf sekvis inter 1923 kaj 1939 la familioj Perponcher-Sedlnitzky kaj inter 1939 kaj 1945 von der Lancken-Wakenitz. La drackendorfanoj plejofte aktivis bienkultivistoj aŭ metiistoj. Post la malfeliĉa alveno de la komunisma diktaturo iĝis, kaj de la bieno kaj de la tereno de 759 hektaroj, nerekompensita eksproprietigo. En februaro 1946 laboristoj agrikulturaj kaj forpelintoj akiris la tuton mallongan tempon; la biena karaktero intence forigitis kaj malkonstruo de la tute funkcianta kaj maldamaĝita kastelo, en kiu loĝis ne malmultaj fuĝintoj, barbarege sekvis je la komenco de la jaro 1949.[3] En 1952 formiĝis la agrikultura produktadkooperativo LPG Drackendorf kiu uzis la kelko da restintaj konstruaĵoj. Post Turniĝo estiĝis multaj novaj ejoj, ankaŭ sur la tereno de la iama bieno. Ĉirkaŭ la malnova vilaĝa kerno estiĝis la novaj loĝadareoj Zur Lämmerlaide, Oberer Freiberg kaj Am König. En 1997 malkonstruitis la iama grandega ŝafstalo de la kavalirbeino konstruite el sabloŝtono en 1882. Iam ĝi estis konvena por kvin centoj da ŝafoj. Anstataŭ venis loĝejoj de Lämmerlaide-kvartalo. En 2012 mortis la iama urbestro kaj kronikisto Kurt Voigt.

Vidindaĵoj redakti

 
Parko de Drackendorf
  • Kastelo Drackendorf
  • Resurekto-preĝejo de 1653–1656 kun interesa interno
  • Areo preĝeja kun historiaj tomboŝtonoj kaj memortabuloj. La tombejo ĉirkaŭatas de muro el kalkŝtonoj kies kronon kovras grejsaj blokoj.
  • Malnova paroĥestrejo de 1728/1871. Privata posedaĵo ekde 2003 alikonstruite.
  • Monumentoj por la milite falintoj.
  • Inspektora domo (ne temas pri la en 1949 malkonstruita inspektistejo historia de la kastelo) kun informtabuloj
  • Pavilono (Romia domo) en Drackendorf-parko: ĝi konstruitis en 1854 laŭ komisio de Clara von Helldorf laŭ itala modelo salonega. La Ĝi havas portikon, freskojn kaj statuojn. Antaŭ la pavilono toviĝis malfrue fontano linda. Ĝis la fino de GDR la pavilono estis kadukega kaj nur post 1990 ĝi renovigitis. La teejo maldece utiligitis infanĝardene kaj junularklube.
  • Parko Drackendorfer Park (ankaŭ: Kastela parko, Goeta parko): ĝi konstruitis post 1850 fare de kavalirbienulo von Ziegesar laŭ modelo de angla pejzaĝparko. Du kverkoj nun gigantaj plantitis en 1855 okaze de vizito de la dukino de Orleans en la 1855-a jaro fare de du ŝiaj filoj. Fago dominanta similas aĝe. En niaj tagoj la etendiĝo parka estas de 3 hektaroj, kvankam ĝi iam multe pli grandis.
  • Regionhistoria muzeo de la iama vilaĝa lernejo. La unuaj ideoj estis jam en 1913 fare de Anna von Helldorf. Lerneja funkcio malekis en 1970.
  • Pactilio de 1871, plantite post la venko kontraŭ Franclando en 1871.
  • Lutero-kverko
  • Fonto vilaĝa: ĝi venas el ka kelo de la ejo ĉe Schafberg 4 (iama grenejo de la kavalirbieno) kaj fluas subtere ĝis la du okcidentaj lagetoj de Drackendorf-parko.

Societoj redakti

  • Drackendorfer Heimatverein e.V., fondite en 2002 (pri regiona historio)

Elstaruloj redakti

Gefiloj
Homoj ligitaj je Drackendorf

Referencoj redakti

  1. Wolfgang Kahl: Ersterwähnung Thüringer Städte und Dörfer. Ein Handbuch. Verlag Rockstuhl, Bad Langensalza 2010. ISBN 978-3-86777-202-0, p. 60
  2. Rainer Hohberg: Die Hummelshainer Jagdschlösser und die Jagdanlage Rieseneck. Förderverein Hummelshain e.V., 2007, ISBN 978-3-00-022763-9, p. 45
  3. Informtabulo surloke

Literaturo redakti

  • Drackendorf. Zur 725-Jahrfeier. Urkundliche Ersterwähnung 1280. Chronik von Kurt Voigt, ergänzt und mit einem Vorwort von Gerhard Müller. Hrsg. Drackendorfer Heimatverein e.V. Eigen-Verlag, Jena 2006
  • Thomas Bienert: Musenhof vom Saaletal. Reihe: Das Schicksal geschundener und ausgelöschter Adelssitze in Thüringen. Thüringer Allgemeine, Oktober 2006

Eksteraj ligiloj redakti