Dragutin Wranka (mortis en Mendoza (Argentino) je 21-a de februaro 1980) estis kroata karikaturisto, elmigrinta al Argentino, kaj Esperanto-aktivulo.

Dragutin Wranka
Persona informo
Morto 21-an de februaro 1980 (1980-02-21)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Kroatio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Esperanta agado redakti

Antaŭ la dua mondmilito Wranka vivis en Osijek, kie li helpis fondi la lokan Esperanto-societon. Internacie konata li fariĝis pro siaj karikaturoj en la perodaĵoj "La Praktiko", "Heroldo" kaj aliloke.

Verkoj redakti

  • 1935: kun Lavoslav Kraus. Esperanto kroata-serba vortareto por komencantoj kaj progresintoj. Osijek: Eldona Rondo esperantista en Osijeko, 1935. 80 p. — ĉ. 4.000 kapvortoj. Ok eldonoj, la lasta 1980.

Literaturo redakti

  • Josip Pleadin. Biografia leksikono de kroatiaj esperantistoj. 2002. p. 174-175 (kun foto).