Dramaturgo

verkisto, kiu verkas teatraĵojn (dramojn)

Dramaturgo estas verkisto de dramoj, tio estas, kiu verkas teatraĵojn, ĉar Dramo estas sinonimo de teatraĵo. Tre simila koncepto estas dramisto.

La dramaturgio estas kaj la arto de teatra verkado kaj la teoriaro pri tiu arto (PIV). Ĝi ekis historie el la antikva parola tradicio, per kiu grekaj rapsodoj kaj aedoj iris el urbo en urbon rakontante kaj kantante fragmentojn de Iliado kaj Odiseo. Oni supozas, ke tiuj "parolaj rakontistoj" estas la unuaj dramaturgoj de la eŭropa tradicio.

Pli moderna senco la dramaturgo estas faka spertulo kaj konsilisto, kies taskoj inkluzivas provlegado, komentado, reverkado de la prezentotaj dramtekstoj kaj labori kun la aŭtoro por krei la finan version. Ri ankaŭ partoprenas en ellaborado de la programpolitiko.

Historio redakti

La unuaj dramaturgoj kiuj estas menciataj en la eŭropa literaturo estis la antikvaj grekoj, kies kelkaj verkoj datiĝas el la 5-a jarcento a.K.. Tiuj verkoj estas konsiderataj klasikaj kaj ankoraŭ estas legataj kaj ludataj kiel referencpunktoj. Elstaras kaj menciindas Esĥilo, Sofoklo, Eŭripido kaj Aristofano.

17a jarcento redakti

Shakespeare estas konsiderata elstara dramaturgo kiu verkis tragediojn kaj komediojn kiuj havigis temarojn al aliaj verkoj kaj verkistoj. Ekzemple, Kiss my ass de KISS estas bazata sur The Taming of the Shrew (La Dresado de la megero), kaj Romeo and Juliet (Romeo kaj Julieta) estis rekreata kaj reverkata diversmaniere de multaj verkistoj.

Krom Shakespeare, en la 17a jarcento, elstaris:

  • Christopher Marlowe . Li estis murdita mistere en fitrinejo de Londono de la Elizabeta epoko; oni diras ke li estas spiono.
  • Ben Jonson; kvar brilaj komedioj solidigis lian reputacion de dramaturgo: Volpone (1606), Epiceno (1609), La alĥimiisto (1610) kaj La foiro de Sankta Bartolomeo (1614).

En Hispanio elstaris:

En Francio elstaris:

18a jarcento redakti

19a jarcento redakti

20a jarcento redakti

En Hispanio redakti

En Britio redakti

En Francio redakti