Dravida lingvaro
lingvaro parolata plejparte en suda Barato
(Alidirektita el Dravida lingvo)
Dravida lingvaro estas grupo de 26 lingvoj, parolataj ĉefe en la sudo de Barato, Srilanko, Pakistano kaj Nepalo.
La lingvaro inkluzivas la jenajn:
La Dravida familio estas lingvofamilio de popoloj. Ĝi dividiĝas je grupoj (1) Centra, (2) Gondvana, (3) Nordokcidenta, (4) Nordorienta, (5) Suda, (6) Sudokcidenta kaj (7) Sudorienta. Totala kvanto: 125 milionoj. La plej multnombraj popoloj de la familio: Telugoj, Tamiloj, Kanaroj, Malajaloj, Gondoj, Oraonoj.
- Nomo: [f] Dravidiens; [r] dravidi
- Grupo de popoloj (telugoj, tamiloj, malajloj, kanaroj, gondoj k.a.) en Barato, precipe en la sudo, ankaŭ en Pakistano kaj najbaraj regionoj de Irano kaj Afganio (braguoj).
- Apartenas al sudhinda raso.
- Lingvoj: dravidaj. Aborigenoj de Hindostana duoninsulo.
Lingvogrupo | SU | Eŭropo | Azio | Afriko | Ameriko | Oceanio | Mondo |
---|---|---|---|---|---|---|---|
Centra | - | - | 0.19 | - | - | - | 0.19 |
Gondvana | - | - | 4.02 | - | - | - | 4.02 |
Nordokcidenta | - | - | - 0.81 | - | - | - | 0.81 |
Nordorienta | - | - | 1.81 | - | - | - | 1.81 |
Suda | - | - | 116.46 | - | - | - | 116.46 |
Sudokcidenta | - | - | 1.60 | - | - | - | 1.60 |
Sudorienta | - | - | 63.40 | - | - | - | 63.40 |
Totalo | - | - | 124.89 | - | - | - | 124.89 |
SU - Teritorio de iama Sovetunio sen baltaj landoj.
Braguoj
redaktiGondoj
redakti- Nomo: [f] Gondes; [r] gondi
- Popolo de dravida grupo en Barato; 3,8 mln (1992).
- Kredantoj: precipe hinduistoj, parto de tradiciaj konfesoj.
Kanaroj
redaktiKhondoj
redaktiMalajaloj
redaktiOraonoj
redakti- Nomoj: [m] kurukh; [f] Oraons; [r] oraoni
- Popolo en Barato (2 mln, 1992). Pli ol 10 mil loĝas en Bangladeŝo.
- Lingvo: de dravida familio.
- Plimulto estas de tradiciaj konfesoj, parto - kristanoj.
Tamiloj
redakti- Nomoj: [f] Tamils, Tamouls; [r] tamili
- Popolo en Barato (ĉefloĝantoj de ŝtato Tamilnado), 61 mln (1992); en nordo de Srilanko ĉ. 2,8 mln. Loĝas ankaŭ en Singapuro k.a. Prezentas gravan parton en konsisto de Hindo-Pakistananoj. Dividiĝas je Sri Lankaj kaj Hindiaj Tamiloj. Laŭ origino ili estas dravidoj. Totala kvanto: 64,1 mln
- Lingvo: tamila.
- Kredantoj: hinduistoj, estas ankaŭ muzulmanoj-sunaistoj kaj kristanoj.
Telugoj
redakti- Nomoj: [m] andhra; [f] Telugas, Telugu; [r] telugu
- Popolo en Barato, ĉefloĝantoj de ŝtato Andra-Pradeŝo. Loĝas ankaŭ en ŝtatoj Tamilnado kaj Karnatako; 74,5 mln (1992).
- Apartenas al sudhinda raso. Etnogeneza bazo de Telugoj estis dravidaj triboj - Andhroj, Kalingoj kaj Telugoj. En 2a jc a.K. - 3a jc p.K. ili kunfandiĝis je unu popolo.
- Lingvo: teluga.
- Kredantoj precipe hinduistoj, parto - muzulmanoj-sunaistoj.