Dravidaj popolojDravidianaj popoloj estas esprimo uzata por aludi al la diversspecaj grupoj de homoj kiuj indiĝene parolas lingvojn apartenantajn al la Dravida lingvaro. Populacioj de parolantoj estas trovataj plejparte en suda Barato. Aliaj Dravidianaj homoj estas trovataj en partoj de centra Barato, Srilanko, Bangladeŝo kaj Pakistano. La plej popolriĉaj Dravidaj popoloj (30-70 milionoj ĉiuj) estas la la Teluguoj, Tamiloj, Kannadigoj kaj la Malajaloj. Pli malgrandaj Dravidianaj komunumoj kun 1-5 milionoj de parolantoj estas la Tuluvoj, Gondoj kaj Brahuioj.

Dravidaj popoloj
etno
Sud-Azianoj
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)


Religio



vdr
Areoj de Suda Azio kie oni parolas nune dravidajn lingvojn

Dravidaj popoloj estas la nomo uzata por la loĝantoj de sudaj areoj de la hinda subkontinento, sude de la riveroj Narmado kaj Mahanadi. Tiu regiono estas konstituata esence de la subŝtatoj de Andra-Pradeŝo, Tamilnado, Karnatako kaj Keralo, kies loĝantaro estas de 233 milionoj de loĝantoj, tio estas ĉirkaŭ 21% de la totala populacion de la lando. Oni kalkulu ankaŭ la tamilojn de Srilanko, kie ili konstituas ĉirkaŭ 17% de la populacio. Totale parolas dravidajn lingvojn pli da 200 milionoj de personoj.